Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 156 (01 decembro 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. NOVA TEJO-VOLONTULO EN LA CENTRA OFICEJO 2. ĜIS LA REVIDO EN TEJO TUTMONDE! 3. NOVJARAJ RABATOJ ĈE LA UEA-LIBROSERVO 4. INTERKULTURAJ HISTORIOJ DAŬRE ATENDATAJ! 5. TEJO ALVOKAS VIN (RE-)KOTIZI! ___________________________________________________________________________ 1. NOVA TEJO-VOLONTULO EN LA CENTRA OFICEJO Saluton, mia nomo estas Martin MINICH (Marteno MINIĤ), antaŭ kelkaj tagoj mi ĝispetveturis la Centran Oficejon de UEA kaj samtempe tiun de TEJO. Ekde nun mi ankaŭ redaktos kaj peros por vi tiun ĉi bultenon, kion mi ĵus nun faras kun helpo de mia antaŭulo. Mi ĝis nun aktivis precipe en la nov- fondita junulara landa sekcio SKEJ en mia lando, Slovakio (SK), kaj kiel tradukanto de . Miaj ĉefaj ŝatokupoj estas matemat- iko, lingvoscienco kaj tradukado. Ekde nun mi klopodos kontribui al glata informofluo en la junulara movado je la tutmonda nivelo. ___________________________________________________________________________ 2. ĜIS LA REVIDO EN TEJO TUTMONDE! La 3-an de decembro mi forlasos la TEJO-oficejon en Roterdamo, kaj trans- donos la torĉon al mia posteulo Marteno. Sekve, tiu ĉi estas ankaŭ mia lasta numero de TA. Mi dankas al vi ĉiuj pro via kunlaboremo kaj legado! Sed mi ja restos redaktoro de TEJO Tutmonde--do mi daŭre atendos viajn kon- tribuojn por TT! Nu, karaj legantoj, ĝis revido en TEJO Tutmonde! Joel AMIS _____________________________________________________________________________ 3. NOVJARAJ RABATOJ ĈE LA UEA-LIBROSERVO Iĝis bona tradicio en la reta Katologo de UEA anonci unumonatajn specialajn rabatojn por tutaj kategorioj de varoj--ekz. vidbendoj, KD-oj... En ĉi- decembro oni havos rabatojn eĉ por du kategorioj: DVD-oj kaj komputilaj programoj. Ĝis la Novjaro ili ĉiuj vendiĝos dekprocente pli malmultekoste. La Katalogo estas atingebla per la adreso http://katalogo.uea.org aŭ el la ĉefa paĝo de UEA _____________________________________________________________________________ 4. INTERKULTURAJ HISTORIOJ DAŬRE ATENDATAJ! Ĉu vi travivis iun aparte amuzan, pensigan, malgajan aŭ frenezan inter- kulturan situacion? Rakontu pri tio por la konkurso "Interkulturaj spertoj", kiun projekto Interkulturo organizas kunlabore kun Kontakto! La gajnintoj estos anoncitaj en Kontakto 2005:2. La plej bonaj historioj estos publikigitaj en Kontakto kaj en la retejo de IK. Premioj por la gajnintoj estos libroj/vidbendoj/DVD-oj, kiujn la gajnintoj rajtos elekti el la katalogo de UEA. Por partopreni la konkurson, sendu al aŭ rekte enmetu vian historion en la vikipaĝon ĝis la 31-a de decembro 2004! _____________________________________________________________________________ 5. TEJO ALVOKAS VIN (RE-)KOTIZI! Jam venis la tempo por (re)membriĝi en TEJO/UEA por 2005. Nunaj membroj bv. frue rekotizi por ke via ricevado de la revuoj ne estu interrompita. Kaj se vi neniam estis membro, aŭ antaŭlonge estis membro, 2005 estu la jaro en kiu vi (re)aliĝos al TEJO! TEJO-anoj ricevas 6 numerojn de la soci-kultura revuo "Kontakto", 6 numerojn de nia movada revuo "TEJO Tutmonde", kaj la Jarlibron de UEA--kaj krome, ĉiuj TEJO-anoj ĝuas rabaton je la aliĝ- kotizo al la IJK! Ni ĉiuj helpu ke TEJO estu eĉ pli forta kaj solidara en 2005! Aliĝu tuj ĉe _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Martin MINICH kaj Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS kaj Martin MINICH. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com