Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 156 (01 decembro 2004)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. NOVA TEJO-VOLONTULO EN LA CENTRA OFICEJO
2. ĜIS LA REVIDO EN TEJO TUTMONDE!
3. NOVJARAJ RABATOJ ĈE LA UEA-LIBROSERVO
4. INTERKULTURAJ HISTORIOJ DAŬRE ATENDATAJ!
5. TEJO ALVOKAS VIN (RE-)KOTIZI!
___________________________________________________________________________

1. NOVA TEJO-VOLONTULO EN LA CENTRA OFICEJO

Saluton, mia nomo estas Martin MINICH (Marteno MINIĤ), antaŭ kelkaj tagoj
mi ĝispetveturis la Centran Oficejon de UEA kaj samtempe tiun de TEJO. 
Ekde nun mi ankaŭ redaktos kaj peros por vi tiun ĉi bultenon, kion mi ĵus

nun faras kun helpo de mia antaŭulo. Mi ĝis nun aktivis precipe en la nov-
fondita junulara landa sekcio SKEJ en mia lando, Slovakio (SK), kaj kiel 
tradukanto de <http://www.lernu.net>. Miaj ĉefaj ŝatokupoj estas matemat-
iko, lingvoscienco kaj tradukado. Ekde nun mi klopodos kontribui al glata
informofluo en la junulara movado je la tutmonda nivelo.
___________________________________________________________________________

2. ĜIS LA REVIDO EN TEJO TUTMONDE!

La 3-an de decembro mi forlasos la TEJO-oficejon en Roterdamo, kaj trans-
donos la torĉon al mia posteulo Marteno. Sekve, tiu ĉi estas ankaŭ mia 
lasta numero de TA. Mi dankas al vi ĉiuj pro via kunlaboremo kaj legado!
Sed mi ja restos redaktoro de TEJO Tutmonde--do mi daŭre atendos viajn kon-
tribuojn por TT! Nu, karaj legantoj, ĝis revido en TEJO Tutmonde! 
Joel AMIS
_____________________________________________________________________________

3.  NOVJARAJ RABATOJ ĈE LA UEA-LIBROSERVO

Iĝis bona tradicio en la reta Katologo de UEA anonci unumonatajn specialajn
rabatojn por tutaj kategorioj de varoj--ekz. vidbendoj, KD-oj... En ĉi-
decembro oni havos rabatojn eĉ por du kategorioj: DVD-oj kaj komputilaj
programoj. Ĝis la Novjaro ili ĉiuj vendiĝos dekprocente pli malmultekoste.

La Katalogo estas atingebla per la adreso http://katalogo.uea.org aŭ el la
ĉefa paĝo de UEA <http://www.uea.org>
_____________________________________________________________________________

4. INTERKULTURAJ HISTORIOJ DAŬRE ATENDATAJ! 

Ĉu vi travivis iun aparte amuzan, pensigan, malgajan aŭ frenezan inter-
kulturan situacion? Rakontu pri tio por la konkurso "Interkulturaj spertoj",

kiun  projekto Interkulturo organizas kunlabore kun Kontakto!  La gajnintoj
estos anoncitaj en Kontakto 2005:2. La plej bonaj historioj estos
publikigitaj en Kontakto kaj en la retejo de IK. Premioj por la gajnintoj
estos libroj/vidbendoj/DVD-oj, kiujn la gajnintoj rajtos elekti el la
katalogo de UEA. Por partopreni la konkurson, sendu al <kontakto@tejo.org> 
aŭ rekte enmetu vian historion en la vikipaĝon ĝis la 31-a de decembro 
2004! <http://www.interkulturo.net/vikio/index/Interkulturaj_Spertoj>
_____________________________________________________________________________

5. TEJO ALVOKAS VIN (RE-)KOTIZI!

Jam venis la tempo por (re)membriĝi en TEJO/UEA por 2005. Nunaj membroj bv.
frue rekotizi por ke via ricevado de la revuoj ne estu interrompita. Kaj se
vi neniam estis membro, aŭ antaŭlonge estis membro, 2005 estu la jaro en
kiu vi (re)aliĝos al TEJO! TEJO-anoj ricevas 6 numerojn de la soci-kultura
revuo "Kontakto", 6 numerojn de nia movada revuo "TEJO Tutmonde", kaj la
Jarlibron de UEA--kaj krome, ĉiuj TEJO-anoj ĝuas rabaton je la aliĝ-
kotizo al la IJK! Ni ĉiuj helpu ke TEJO estu eĉ pli forta kaj solidara
en 2005! Aliĝu tuj ĉe <http://www.uea.org/alighoj/index.html>
_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS, Martin MINICH kaj Joel AMIS.
 Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS kaj Martin MINICH. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon