Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 155 (25 novembro 2004)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. LKK DE IJK-60 KOMUNIKAS
2. IK-KONKURSO
3. ALIAJ INTERESAJ AFEROJ ĈE IK
4. MALFERMA TAGO EN LA CENTRA OFICEJO
5. NE FORGESU REKOTIZI POR 2005!
___________________________________________________________________________

1. LKK DE IJK-61 KOMUNIKAS

Ankoraŭ ne finiĝis novembro kaj jam pli ol 60 gejunuloj aliĝis al la 
61-a Internacia Junulara Kongreso (2005), kiu okazos en Pollando. Se ankaŭ 
en via kapo aperos la ideo venontsomere veni kun la monda E-junularo al la
montara kaj belega urbo Zakopane, memoru ke post la 3-a de januaro 
altiĝos la plej favoraj partopren-kotizoj! Informoj kaj la aliĝilo
troveblas ĉe: <http://tejo.org> aŭ 
___________________________________________________________________________

2. IK-KONKURSO  

Ĉu vi travivis iun aparte amuzan, pensigan, malgajan aŭ frenezan inter-
kulturan situacion? Rakontu pri tio por la konkurso Interkulturaj spertoj,

kiun  projekto Interkulturo organizas kunlabore kun Kontakto!  La gajnintoj
estos anoncitaj en Kontakto 2005:2. La plej bonaj historioj estos
publikigitaj en Kontakto kaj en la retejo de IK. Premioj por la gajnintoj
estos libroj/vidbendoj/DVD-oj, kiujn la gajnintoj rajtos elekti el la
katalogo de UEA. Por partopreni la konkurson, sendu al <kontakto@tejo.org> 
aŭ rekte enmetu vian historion en la vikipaĝon ĝis la 31-a de decembro 
2004! <http://www.interkulturo.net/vikio/index/Interkulturaj_Spertoj>
_____________________________________________________________________________

3. ALIAJ INTERESAJ AFEROJ ĈE IK

Krom la supre menciita konkurso, estas ankaŭ diversaj aliaj novaĵoj ĉe 
. Tie vi povas, i.a., partopreni kvizon pri koloroj,
fari prezenton pri via kulturo, kaj esti intervjuita pri la novjaraj kutimoj
kaj tradicioj de via kulturo. Por pliaj detaloj vidu la paĝon de IK. 
_____________________________________________________________________________

4. MALFERMA TAGO EN LA CENTRA OFICEJO

UEA kore invitas vin ĉiujn viziti la sidejon de la Asocio (ĉe Nieuwe
Binnenweg 176) en Roterdamo sabaton la 27-an de novembro (inter la 10:00
kaj 17:00) por la aŭtuna MALFERMA TAGO. Specialaj gastoj estos bardo kaj
verkisto Mikaelo BRONŜTEJN, verkisto Jorge CAMACHO kaj la kantgrupo AKORDO
(en kiu anas tri eks-estraranoj de TEJO!). Vi krome havos la okazon renkonti
Ĝeneralan Sekretarion de TEJO Aleks KADAR, kaj redaktoron de TEJO Tutmonde
Joel AMIS. Kiel kutime vizitantoj ĝuos 10%-an rabaton en la libroservo kaj
senpagajn kafon kaj teon. Apartaj programeroj por gejunuloj estas planataj.
_____________________________________________________________________________

5. NE PROKRASTU REKOTIZI POR 2005!

Jam venis la tempo por (re)membriĝi en TEJO/UEA por 2005. Nunaj membroj bv.
frue rekotizi por ke via ricevado de la revuoj ne estu interrompita. Kaj se
vi neniam estis membro, aŭ antaŭlonge estis membro, 2005 estu la jaro en
kiu vi (re)aliĝos al TEJO! TEJO-anoj ricevas 6 numerojn de la soci-kultura
revuo "Kontakto", 6 numerojn de nia movada revuo "TEJO Tutmonde", kaj la
Jarlibron de UEA--kaj krome, ĉiuj TEJO-anoj ĝuas rabaton je la aliĝ-
kotizo al la IJK! Ni ĉiuj helpu ke TEJO estu eĉ pli forta kaj solidara
en 2005! Aliĝu tuj ĉe <http://www.uea.org/alighoj/index.html>
_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS, Joel AMIS.
 Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon