Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 154 (19 novembro 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. NOVA TEJO-VOLONTULO ELEKTITA! 2. MALFERMA TAGO EN LA CENTRA OFICEJO 3. KVAZAŬ-ANTAŬKONGRESU JAM NOVJARE! 4. BV. EKUZI LA NOVAN RETADRESON DE TEJO TUTMONDE 5. NE FORGESU REKOTIZI POR 2005! ___________________________________________________________________________ 1. NOVA TEJO-VOLONTULO ELEKTITA! Pasintsemajne la TEJO-estraro elektis Martin MINICH el Slovakio kiel novan TEJO-volontulon! Komence de decembro li transprenos la torĉon de nuna volontulo Joel AMIS. Atendu lian sinprezenton en venonta numero de TA. Gratulon kaj bonvenon, Marteno! ___________________________________________________________________________ 2. MALFERMA TAGO EN LA CENTRA OFICEJO UEA kore invitas vin ĉiujn viziti la sidejon de la Asocio (ĉe Nieuwe Binnenweg 176) en Roterdamo sabaton la 27-an de novembro (inter la 10:00 kaj 17:00) por la aŭtuna MALFERMA TAGO. Specialaj gastoj estos bardo kaj verkisto Mikaelo BRONŜTEJN, verkisto Jorge CAMACHO kaj la kantgrupo AKORDO (en kiu anas tri eks-estraranoj de TEJO!). Vi krome havos la okazon renkonti Ĝeneralan Sekretarion de TEJO Aleks KADAR, kaj redaktoron de TEJO Tutmonde Joel AMIS. Kiel kutime vizitantoj ĝuos 10%-an rabaton en la libroservo kaj senpagajn kafon kaj teon. Apartaj programeroj por gejunuloj estas planataj. _____________________________________________________________________________ 3. KVAZAŬ-ANTAŬKONGRESU JAM NOVJARE! Nome de klubo Varsovia Vento, PEJ kaj la LKK de la 61-a IJK en 2005 en Pollando, mi invitas vin partopreni "AGO-SEMAJNON", la gajan novjaran renkontiĝon, kies celo estas i.a. pripensi la organizadon kaj la programon de la venontjara junulara kongreso. "ASO" okazos en Zakopane, de la 27-a de dec. 2004 ĝis la 2-a de jan. 2005, en la ejo de la estonta amasloĝejo por IJK. Ĉiuj necesaj informoj troveblas en la retejo de Varsovia Vento: sub la ligilo "AGO-SEMAJNO". _____________________________________________________________________________ 4. BV. EKUZI LA NOVAN RETADRESON DE TEJO TUTMONDE La redakcio de TEJO Tutmonde havas novan retadreson--bv. sendi artikolojn, anoncojn kaj aliajn korespondaĵojn pri enhavo al: . Por aferoj rilataj al abonoj/membrecoj k.s. tamen daŭre uzu la CO-adreson: . _____________________________________________________________________________ 5. NE FORGESU REKOTIZI POR 2005! Jam venis la tempo por (re)membriĝi en TEJO/UEA por 2005. Nunaj membroj bv. frue rekotizi por ke via ricevado de la revuoj ne estu interrompita. Kaj se vi neniam estis membro, aŭ antaŭlonge estis membro, 2005 estu la jaro en kiu vi (re)aliĝos al TEJO! TEJO-anoj ricevas 6 numerojn de la soci-kultura revuo "Kontakto", 6 numerojn de nia movada revuo "TEJO Tutmonde", kaj la Jarlibron de UEA--kaj krome, ĉiuj TEJO-anoj ĝuas rabaton je la aliĝ- kotizo al la IJK! Ni ĉiuj helpu ke TEJO estu eĉ pli forta kaj solidara en 2005! Aliĝu tuj ĉe _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com