Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 153 (12 novembro 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. AGO-SEMAJNO: "KVAZAŬ ANTAŬKONGRESO DE LA 61-A IJK EN POLLANDO" 2. NOVEMBRA TEMO DE LINGVA PRISMO 3. HELPU ESPERANTON EN HINDIO! 4. ANKORAŬ EBLAS (RE)ALIĜI AL PASPORTA SERVO 2005! 5. BONVOLU (RE)ALIĜI AL TEJO POR 2005! ___________________________________________________________________________ 1. AGO-SEMAJNO: "KVAZAŬ ANTAŬKONGRESO DE LA 61-A IJK EN POLLANDO" Nome de klubo Varsovia Vento, PEJ kaj la LKK de la 61-a IJK en 2005 en Pollando, mi invitas vin partopreni "AGO-SEMAJNON", la gajan novjaran renkontiĝon, kies celo estas i.a. pripensi la organizadon kaj la programon de la venontjara junulara kongreso. "ASO" okazos en Zakopane, de la 27-a de dec. 2004 ĝis la 2-a de jan. 2005, en la ejo de la estonta amasloĝejo por IJK. Ĉiuj necesaj informoj troveblas en la retejo de Varsovia Vento: sub la ligilo "AGO-SEMAJNO". ___________________________________________________________________________ 2. NOVEMBRA TEMO DE LINGVA PRISMO "Ĉu la uzo de tradukistoj/interpretistoj estas bona nura solvo por internacia komunikado?" estas la novembra temo de Lingva Prismo . Grandaj internaciaj organizoj kiel ekzemple UN aŭ EU fidas al la servo de tradukistoj kaj interpretistoj por provizi ĉiujn membrojn per plena komunikado. Vi povas esprimi viajn opiniojn pri tiu ĉi temo ĉe . Dankon! _____________________________________________________________________________ 3. HELPU ESPERANTON EN HINDIO! Esperanto viviĝis en novaj partoj de Hindio, kaj multaj gejunuloj eksciis pri la lingvo post 10-tagaj kursoj. En 2004 ok gejunuloj estis elektitaj por fariĝi membroj de TEJO. Por ke la elano ne estu perdita, bonvolu helpi per donac(et)o al "HindAgado" (UEA-konto: hind-k)--eĉ malgranda donaco povas tre utili en Hindio. _____________________________________________________________________________ 4. ANKORAŬ EBLAS (RE)ALIĜI AL PASPORTA SERVO 2005! Laŭ la nuna stato, Pasporta Servo 2005 enhavos rekordan nombron de 85 landoj. La nombro da gastigantoj nun estas 1278, multe pli ol en 2004, kaj mankas nur NAŬ gastigantoj por rompi la rekordan eldonon 2003. Kun 22 aldonaj gastigantoj ni eĉ pasus la magian limon de 1300 gastigantoj... Ankoraŭ eblas konfirmi/aliĝi ĝis la 27-a de novembro. Se vi antaŭe estis gastiganto, aŭ volas esti gastiganto, bv. aliĝi tuj! Ni helpu ke PS 2005 estu la plej granda iam ajn! Aliĝu ĉe . _____________________________________________________________________________ 5. BONVOLU (RE)ALIĜI AL TEJO POR 2005! Jam venis la tempo por (re)membriĝi en TEJO/UEA por 2005. Nunaj membroj bv. frue rekotizi por ke via ricevado de la revuoj ne estu interrompita. Kaj se vi neniam estis membro, aŭ antaŭlonge estis membro, 2005 estu la jaro en kiu vi (re)aliĝos al TEJO! TEJO-anoj ricevas 6 numerojn de la soci-kultura revuo "Kontakto", 6 numerojn de nia movada revuo "TEJO Tutmonde", kaj la Jarlibron de UEA--kaj krome, ĉiuj TEJO-anoj ĝuas rabaton je la aliĝ- kotizo al la IJK! Ni ĉiuj helpu ke TEJO estu eĉ pli forta kaj solidara en 2005! Aliĝu tuj ĉe _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com