| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 152 (28 oktobro 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org> ___________________________________________________________________________ 1. TEMPO POR (RE)ALIĜI AL TEJO POR 2005! 2. LIMDATO POR FAVORA IS-KOTIZO: 31-A DE OKTOBRO! 3. NOVA MP3-RETPAĜO DE DĴ ROĜER BORĜES 4. BONVOLU TUJ-TUJ (RE)ALIĜI AL PASPORTA SERVO! 5. TEJO TUTMONDE HAVAS NOVAN RETADRESON ___________________________________________________________________________ 1. TEMPO POR (RE)ALIĜI AL TEJO POR 2005! Jam venis la tempo por (re)membriĝi en TEJO/UEA por 2005. Nunaj membroj bv. frue rekotizi por ke via ricevado de la revuoj ne estu interrompita. Kaj se vi neniam estis membro, aŭ antaŭlonge estis membro, 2005 estu la jaro en kiu vi (re)aliĝos al TEJO! TEJO-anoj ricevas 6 numerojn de la soci-kultura revuo "Kontakto", 6 numerojn de nia movada revuo "TEJO Tutmonde", kaj la Jarlibron de UEA--kaj krome, ĉiuj TEJO-anoj ĝuas rabaton je la aliĝ- kotizo al la IJK! Ni ĉiuj helpu ke TEJO estu eĉ pli forta kaj solidara en 2005! Aliĝu tuj ĉe <http://www.uea.org/alighoj/index.html> ___________________________________________________________________________ 2. LIMDATO POR FAVORA IS-KOTIZO: 31-A DE OKTOBRO! La unua aliĝperiodo por la Internacia Seminario (IS) en Wetzlar finiĝos la 31-an de oktobro--aliĝu tuj por ĝui la malpli altan kotizon (validas la dato de via antaŭpago). La ĉi-jara temo de la IS estas "Kulturaj diversoj--problemoj kaj perspektivoj", kaj ni atendas multajn interesajn programerojn pri ĉi tiu temo. <http://www.internacia-seminario.de/2004> _____________________________________________________________________________ 3. NOVA MP3-RETPAĜO DE DĴ ROĜER BORĜES Roĝer BORĜES, brazila Esperanto-muzikproduktisto kaj internacia DĴ (Usono, Svedio, Londono, Ushuaia...) ĵus aperigis sian sendependan albumon en la interreto. En la retejo troviĝas elŝuteblaj kanzonoj en MP3-formato, kaj ĉiuj kantotekstoj. I.a. oni povas aŭskulti originalajn versiojn de "La Luna Promenado" (trip-hop) kaj "La Turo de Karol'" (teĥno), registritaj por la Elektronika Kompilo de Vinilkosmo. En la sama paĝo troviĝas la remiksaĵoj "Papago (haŭs-miks')", de Ĵomart & Nataŝa, "Sentiĝas Am'", de Depeche Mode, kaj "Je Ne T'Aime Plus" (drum'n'bas-miks') de Manu Chao. Vizitu: <http://www.rogerborges.com/> _____________________________________________________________________________ 4. BONVOLU TUJ-TUJ (RE)ALIĜI AL PASPORTA SERVO! La limdato por PS 2005 rapide alproksimiĝas--kaj ankoraŭ mankas konfirmoj de la jenaj gastigantoj: <http://www.tejo.org/ps/nekonfirmitoj_041009.txt>. Rapide kontrolu se vi mem aperas en ĝi! Kaj se vi tie renkontas konatojn, bv. informi ilin (ekz-e telefone) ke necesas tuj konfirmi. Prefere uzu la formularon: <http://www.tejo.org/ps/konfirmilo_form.htm>, aŭ alikaze per retpoŝto aŭ papera poŝto kun mencio de lando, urbo kaj nomo. Ni certigu ke PS havos eĉ PLI da gastigantoj en 2005 ol en 2004! Bv. reagi ĝis la 1-a de novembro! _____________________________________________________________________________ 5. TEJO TUTMONDE HAVAS NOVAN RETADRESON La redakcio de TEJO Tutmonde havas novan retadreson--bv. sendi artikolojn, anoncojn kaj aliajn korespondaĵojn pri enhavo al: <tejo-tutmonde@tejo.org>. Por aferoj rilataj al abonoj/membrecoj k.s. tamen daŭre uzu la CO-adreson: <oficejo@tejo.org>. _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>. La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>. La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo> Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |