| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 151 (21 oktobro 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org> ___________________________________________________________________________ 1. TEJO NUN HAVAS KOMISIITON PRI LANDA AGADO EN AZIO! 2. ĜUU FAVORAN IS-KOTIZON--ALIĜU TUJ! 3. E@I PETAS TRADUKETON 4. NOVA MP3-RETPAĜO DE DĴ ROĜER BORĜES 5. PASPORTA SERVO BEZONAS VIN--NUN! 6. TEJO-VOLONTULO: KANDIDATIĜLIMDATO--LA 1-AN DE NOVEMBRO! ___________________________________________________________________________ 1. TEJO NUN HAVAS KOMISIITON PRI LANDA AGADO EN AZIO! Dum sia septembra reta estrar-kunsido la TEJO-estraro nomumis ZHU Xin komisiito pri landa agado en Azio. En tiu posteno ZHU Xin, ankaŭ B-Komitatano, klopodados diskonigi TEJO-n inter aziaj aktivuloj. Li jam laboras por interkontaktigi la aziajn aktivulojn, ekz. el Koreio, Japanio, Vjetnamio, Nepalo, ktp. Notindas ke TEJO nun havas komisiitojn pri kontinenta agado en ĉiuj kvar mondopartoj kie nia asocio havas Landajn Sekciojn :-) Por kontakti Xin: <xin@ikso.net> ___________________________________________________________________________ 2. ĜUU FAVORAN IS-KOTIZON--ALIĜU TUJ! La unua aliĝperiodo por la Internacia Seminario (IS) en Wetzlar (Germanio) finiĝos la 31-an de oktobro--aliĝu tuj por ĝui la malpli altan kotizon (validas la dato de via antaŭpago). La ĉi-jara temo de la IS estas "Kulturaj diversoj--problemoj kaj perspektivoj", kaj ni atendas multajn interesajn programerojn pri ĉi tiu temo. <http://www.internacia-seminario.de/2004> _____________________________________________________________________________ 3. E@I PETAS TRADUKETON "Facile kaj rapide"--ĉu vi bonvolus sendi via-lingvan tradukon de tiu ĉi frazeto al la jena adreso <petro@ikso.net>? Ĝi estas bezonata por elkreo de novaj T-ĉemizoj kaj afiŝoj por E@I. Koran antaŭdankon! _____________________________________________________________________________ 4. NOVA MP3-RETPAĜO DE DĴ ROĜER BORĜES Roĝer BORĜES, brazila Esperanto-muzikproduktisto kaj internacia DĴ (Usono, Svedio, Londono, Ushuaia...) ĵus aperigis sian sendependan albumon en la interreto. En la retejo troviĝas elŝuteblaj kanzonoj en MP3-formato, kaj ĉiuj kantotekstoj. I.a. oni povas aŭskulti originalajn versiojn de "La Luna Promenado" (trip-hop) kaj "La Turo de Karol'" (teĥno), registritaj por la Elektronika Kompilo de Vinilkosmo. En la sama paĝo troviĝas la remiksaĵoj "Papago (haŭs-miks')", de Ĵomart & Nataŝa, "Sentiĝas Am'", de Depeche Mode, kaj "Je Ne T'Aime Plus" (drum'n'bas-miks') de Manu Chao. Vizitu:_____________________________________________________________________________ 5. PASPORTA SERVO BEZONAS VIN--NUN! La limdato por PS 2005 rapide alproksimiĝas--kaj ankoraŭ mankas konfirmoj de la jenaj gastigantoj: <http://www.tejo.org/ps/nekonfirmitoj_041009.txt>. Rapide kontrolu se vi mem aperas en ĝi! Kaj se vi tie renkontas konatojn, bv. informi ilin (ekz-e telefone) ke necesas tuj konfirmi. Prefere uzu la formularon: <http://www.tejo.org/ps/konfirmilo_form.htm>, aŭ alikaze per retpoŝto aŭ papera poŝto kun mencio de lando, urbo kaj nomo. Ni certigu ke PS havos eĉ PLI da gastigantoj en 2005 ol en 2004! Bv. reagi ĝis la 1-a de novembro! _____________________________________________________________________________ 6. TEJO-VOLONTULO: KANDIDATIĜLIMDATO--LA 1-AN DE NOVEMBRO! TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de TEJO-volontulo en la CO de TEJO en Roterdamo. La volontulo devas preti labori dum 8 ĝis 18 monatoj. La nova periodo de volontulado komenciĝu en novembro aŭ decembro 2004. Plenaj detaloj legeblas en TEJO Tutmonde 2004:4 (jam dissendita)--aŭ mesaĝu al <estraro@tejo.org>. _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>. La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>. La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo> Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |