Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 150 (14 oktobro 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. BONE PASIS KOMUNA TEJO/EGTYF-SEMINARIO EN STRASBURGO 2. NEPRE (RE)ALIĜU AL PASPORTA SERVO ĜIS LA 1-A DE NOVEMBRO!!! 3. TEJO SERĈAS VOLONTULON! 4. HELPU RENOVIGI LA TEJO-RETEJON! 5. TEKNIKAJ PROBLEMOJ ĈE ABONU.COM ___________________________________________________________________________ 1. BONE PASIS KOMUNA TEJO/EGTYF-SEMINARIO EN STRASBURGO De la 3-a ĝis la 10-a de oktobro TEJO-anoj kunseminariis kun EGTYF-anoj (komencliteroj de la angla nomo kiu signifas "Eŭropa Federacio de Junaj Templanoj"--organizo kies membroj uzas nek alkoholon nek aliajn drogojn) en la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo pri la temo projektmastrumado. Malgraŭ la malsamaj emfazoj de niaj organizoj, TEJO-anoj kaj EGTYF-anoj facile interamikiĝis--kaj espereble el tiu ĉi seminario fontos komunaj projektoj. Dum la seminario TEJO-anoj abstinis de alkoholo, kaj granda parto de la EGTYF-anoj tre interesiĝis pri E-o kaj jam volas lerni ĝin! Grandegan dankon al la organiza teamo: David-Emil WICKSTROEM, Katja IGNATJEVA, Heming WELDE THORBJORNSEN (de TEJO), Ruza RAGUZ kaj Kristina SPERKOVA (de EGTYF), kaj al ĉiuj partoprenintoj! Detala artikolo aperos en TEJO Tutmonde 2004:5. ___________________________________________________________________________ 2. NEPRE (RE)ALIĜU AL PASPORTA SERVO ĜIS LA 1-A DE NOVEMBRO!!! Nur tri semajnoj antaŭ la limdato, Pasporta Servo 2005 enhavas nur 753 gastigantojn: Mankas konfirmoj de 580 gastigantoj: (listo). Rapide kontrolu se vi mem aperas en ĝi! Kaj se vi tie renkontas konatojn, bv. informi ilin (ekz-e telefone) ke necesas tuj konfirmi. Prefere uzu la formularon: , aŭ alikaze per retpoŝto aŭ papera poŝto kun mencio de lando, urbo kaj nomo. Ni certigu ke PS havos eĉ PLI da gastigantoj en 2005 ol en 2004! Bv. agi tuj! _____________________________________________________________________________ 3. TEJO SERĈAS VOLONTULON! TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de TEJO-volontulo en la CO de TEJO en Roterdamo. La volontulo devas preti labori dum 8 ĝis 18 monatoj. La nova periodo de volontulado komenciĝu en novembro aŭ decembro 2004. Plenaj detaloj legeblas en TEJO Tutmonde 2004:4 (jam dissendita)--aŭ mesaĝu al kopie al _____________________________________________________________________________ 4. HELPU RENOVIGI LA TEJO-RETEJON! EĉeI, internacia laborgrupo kaj faka sekcio de TEJO, planas renovigi la TEJO-retejon . Ĉar uzantoj de tiu ĉi paĝaro estas ankaŭ vi, ni volus aŭdi viajn komentojn pri kio mankas/devas esti ŝangita aŭ aldonita. Por tiu ĉi celo viki-paĝo estis kreita. Ankaŭ eblas sendi viajn proponojn retpoŝte . Ni antaŭdankas vin por via kunlaboro! E@I-teamo _____________________________________________________________________________ 5. TEKNIKAJ PROBLEMOJ ĈE ABONU.COM Kvankam redaktita jam la 2-an de oktobro, TA 149 dissendiĝis nur hieraŭ pro ia misfunkcio ĉe abonu.com. Espereble la problemo estas nun solvita. Dankon pro via pacienco kaj komprenemo--red. _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com