Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 150 (14 oktobro 2004)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. BONE PASIS KOMUNA TEJO/EGTYF-SEMINARIO EN STRASBURGO
2. NEPRE (RE)ALIĜU AL PASPORTA SERVO ĜIS LA 1-A DE NOVEMBRO!!!
3. TEJO SERĈAS VOLONTULON!
4. HELPU RENOVIGI LA TEJO-RETEJON!
5. TEKNIKAJ PROBLEMOJ ĈE ABONU.COM
___________________________________________________________________________

1. BONE PASIS KOMUNA TEJO/EGTYF-SEMINARIO EN STRASBURGO

De la 3-a ĝis la 10-a de oktobro TEJO-anoj kunseminariis kun EGTYF-anoj 
(komencliteroj de la angla nomo kiu signifas "Eŭropa Federacio de Junaj 
Templanoj"--organizo kies membroj uzas nek alkoholon nek aliajn drogojn) en 
la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo pri la temo projektmastrumado.
Malgraŭ la malsamaj emfazoj de niaj organizoj, TEJO-anoj kaj EGTYF-anoj
facile interamikiĝis--kaj espereble el tiu ĉi seminario fontos komunaj
projektoj. Dum la seminario TEJO-anoj abstinis de alkoholo, kaj granda parto
de la EGTYF-anoj tre interesiĝis pri E-o kaj jam volas lerni ĝin!
Grandegan dankon al la organiza teamo: David-Emil WICKSTROEM, Katja
IGNATJEVA, Heming WELDE THORBJORNSEN (de TEJO), Ruza RAGUZ kaj Kristina
SPERKOVA (de EGTYF), kaj al ĉiuj partoprenintoj! Detala artikolo aperos en
TEJO Tutmonde 2004:5. 
___________________________________________________________________________

2. NEPRE (RE)ALIĜU AL PASPORTA SERVO ĜIS LA 1-A DE NOVEMBRO!!!

Nur tri semajnoj antaŭ la limdato, Pasporta Servo 2005 enhavas nur 753
gastigantojn: <http://www.tejo.org/ps/ps_map/index.htm> Mankas konfirmoj de
580 gastigantoj: <http://www.tejo.org/ps/nekonfirmitoj_041009.txt> (listo).
Rapide kontrolu se vi mem aperas en ĝi! Kaj se vi tie renkontas konatojn,
bv. informi ilin (ekz-e telefone) ke necesas tuj konfirmi. Prefere uzu la
formularon: <http://www.tejo.org/ps/konfirmilo_form.htm>, aŭ alikaze per 
retpoŝto aŭ papera poŝto kun mencio de lando, urbo kaj nomo. Ni certigu 
ke PS havos eĉ PLI da gastigantoj en 2005 ol en 2004! Bv. agi tuj!
_____________________________________________________________________________

3. TEJO SERĈAS VOLONTULON!

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de TEJO-volontulo en la CO de 
TEJO en Roterdamo. La volontulo devas preti labori dum 8 ĝis 18 monatoj. 
La nova periodo de volontulado komenciĝu en novembro aŭ decembro 2004. 
Plenaj detaloj legeblas en TEJO Tutmonde 2004:4 (jam dissendita)--aŭ mesaĝu
al <oficejo@tejo.org> kopie al <estraro@tejo.org>
_____________________________________________________________________________

4. HELPU RENOVIGI LA TEJO-RETEJON!

EĉeI, internacia laborgrupo kaj faka sekcio de TEJO, planas renovigi la
TEJO-retejon . Ĉar uzantoj de tiu ĉi paĝaro estas ankaŭ vi,
ni volus aŭdi viajn komentojn pri kio mankas/devas esti ŝangita aŭ aldonita.
Por tiu ĉi celo viki-paĝo <http://www.tejo.org/vikio/TEJO-Retpaĝaro> estis
kreita. Ankaŭ eblas sendi viajn proponojn retpoŝte <ttt@tejo.org>. Ni
antaŭdankas vin por via kunlaboro! E@I-teamo
_____________________________________________________________________________

5. TEKNIKAJ PROBLEMOJ ĈE ABONU.COM

Kvankam redaktita jam la 2-an de oktobro, TA 149 dissendiĝis nur hieraŭ pro
ia misfunkcio ĉe abonu.com. Espereble la problemo estas nun solvita. Dankon

pro via pacienco kaj komprenemo--red.
_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS, Joel AMIS.
 Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon