Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 149 (2 oktobro 2004)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. SUKCESA GAZETARKAMPANJO DUM VELURA SEZONO!
2. VENIS TEMPO REVIVIGI LA TEJO-PAĜARON!
3. ARTIKOLO PRI IJK BEZONATA POR "ESPERANTO"!
4. E@I BONVENIGAS VIAJN PROPONOJN
5. KONTAKTOJ PRI HOMAJ RAJTOJ, TERORISMO
6. TEJO SERĈAS VOLONTULON!
___________________________________________________________________________

1. SUKCESA GAZETARKAMPANJO DUM VELURA SEZONO!

La 11-an ĝis la 19-a de septembro en la apudmara krimea urbo Jalto
(Ukrainio) kolektiĝis bardoj (inter ili la ĉiam populara Jomo) kaj
muzikŝatantoj por "Velura Sezono--Internacia Muzikfestivalo". Pro sukcesa 
gazetarkampanjo (organizita de Kontakto-redaktorino Ĵenja ZVEREVA) aperis
artikoloj en pluregaj ukrainiaj amaskomunikiloj, kaj lokaj kaj tutlandaj.
Sed, plej grave, ICTV (unu el la tutlandaj ukrainaj televidkanaloj) faris
tutlandan elsendon pri la aranĝo! La TV-kameraisto eĉ filmis la
gejunulojn dum viva elmontro de "La Bamba"!  Por pliaj detaloj kaj
originalaj citaĵoj skribu al Ĵenja ZVEREVA <kontakto@tejo.org> 
___________________________________________________________________________

2. VENIS TEMPO REVIVIGI LA TEJO-PAĜARON!

EĉeI, internacia laborgrupo kaj faka sekcio de TEJO, planas renovigi la
TEJO-retejon. Ĉar uzantoj de tiu ĉi paĝaro estas ankaŭ vi, ni volus
aŭdi viajn komentojn pri kio mankas/devas esti ŝangita aŭ aldonita. Por
tiu ĉi celo viki-paĝo <http://www.tejo.org/vikio/TEJO-Retpaĝaro> estis
kreita. Ankaŭ eblas sendi viajn proponojn retpoŝte <ttt@tejo.org>. Ni
antaŭdankas vin por via kunlaboro! E@I-teamo
_____________________________________________________________________________

3. ARTIKOLO PRI IJK BEZONATA POR "ESPERANTO"!

Ĉu vi scias ke ankoraŭ NENIU verkis artikolon pri la IJK en Rusio por la 
oficiala revuo de UEA "Esperanto"? Karaj IJK-partoprenintoj, ni ĝustigu tion!
Ni kaptu la okazon reklami IJK-ojn pere de la plej vaste legata E-revuo!
Kontaktu <revuo@uea.org>
_____________________________________________________________________________

4. E@I BONVENIGAS VIAJN PROPONOJN

La teamo de E@I (EĉeI) tre ĝojos ricevi viajn opiniojn, proponojn por aliaj
projektoj de E@I(www.ikso.net). Se vi havas ideojn, kion refari, plibonigi,
aŭ vi scias pri eventualaj interesaj novaj projektoj (rilate al Esperanto
kaj Interreto), skribu al <ttt@tejo.org>. Dankon!
_____________________________________________________________________________

5. KONTAKTOJ PRI HOMAJ RAJTOJ, TERORISMO

Ankoraŭ ne tro malfruas kontribui al la 5-a numero de Kontakto kiu temos pri

HOMAJ RAJTOJ/RIFUĜINTOJ/DIKTATORECOJ/TOTALISMO--limdato: 10-a de oktobro. 
Kaj jam serĉatas artikoloj por la 6-a numero kiu temos pri TERORO/TERORISMO
(inkluzive de hejma teroro/perforto)--limdato: 20-a de oktobro. Certe 
esperantistoj havas multajn opiniojn pri tiuj ĉi temoj--do ekverku! Sendu 
ĉiujn kontribuojn al <kontakto@tejo.org>
_____________________________________________________________________________

6. TEJO SERĈAS VOLONTULON!

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de TEJO-volontulo en la CO de 
TEJO en Roterdamo. La volontulo devas preti labori dum 8 ĝis 18 monatoj. 
La nova periodo de volontulado komenciĝu en novembro aŭ decembro 2004. 
Plenaj detaloj legeblos en TEJO Tutmonde 2004:4--aŭ mesaĝu al
<oficejo@tejo.org> kopie al <estraro@tejo.org>
_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS, Joel AMIS.
 Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon