Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 149 (2 oktobro 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. SUKCESA GAZETARKAMPANJO DUM VELURA SEZONO! 2. VENIS TEMPO REVIVIGI LA TEJO-PAĜARON! 3. ARTIKOLO PRI IJK BEZONATA POR "ESPERANTO"! 4. E@I BONVENIGAS VIAJN PROPONOJN 5. KONTAKTOJ PRI HOMAJ RAJTOJ, TERORISMO 6. TEJO SERĈAS VOLONTULON! ___________________________________________________________________________ 1. SUKCESA GAZETARKAMPANJO DUM VELURA SEZONO! La 11-an ĝis la 19-a de septembro en la apudmara krimea urbo Jalto (Ukrainio) kolektiĝis bardoj (inter ili la ĉiam populara Jomo) kaj muzikŝatantoj por "Velura Sezono--Internacia Muzikfestivalo". Pro sukcesa gazetarkampanjo (organizita de Kontakto-redaktorino Ĵenja ZVEREVA) aperis artikoloj en pluregaj ukrainiaj amaskomunikiloj, kaj lokaj kaj tutlandaj. Sed, plej grave, ICTV (unu el la tutlandaj ukrainaj televidkanaloj) faris tutlandan elsendon pri la aranĝo! La TV-kameraisto eĉ filmis la gejunulojn dum viva elmontro de "La Bamba"! Por pliaj detaloj kaj originalaj citaĵoj skribu al Ĵenja ZVEREVA ___________________________________________________________________________ 2. VENIS TEMPO REVIVIGI LA TEJO-PAĜARON! EĉeI, internacia laborgrupo kaj faka sekcio de TEJO, planas renovigi la TEJO-retejon. Ĉar uzantoj de tiu ĉi paĝaro estas ankaŭ vi, ni volus aŭdi viajn komentojn pri kio mankas/devas esti ŝangita aŭ aldonita. Por tiu ĉi celo viki-paĝo estis kreita. Ankaŭ eblas sendi viajn proponojn retpoŝte . Ni antaŭdankas vin por via kunlaboro! E@I-teamo _____________________________________________________________________________ 3. ARTIKOLO PRI IJK BEZONATA POR "ESPERANTO"! Ĉu vi scias ke ankoraŭ NENIU verkis artikolon pri la IJK en Rusio por la oficiala revuo de UEA "Esperanto"? Karaj IJK-partoprenintoj, ni ĝustigu tion! Ni kaptu la okazon reklami IJK-ojn pere de la plej vaste legata E-revuo! Kontaktu _____________________________________________________________________________ 4. E@I BONVENIGAS VIAJN PROPONOJN La teamo de E@I (EĉeI) tre ĝojos ricevi viajn opiniojn, proponojn por aliaj projektoj de E@I(www.ikso.net). Se vi havas ideojn, kion refari, plibonigi, aŭ vi scias pri eventualaj interesaj novaj projektoj (rilate al Esperanto kaj Interreto), skribu al . Dankon! _____________________________________________________________________________ 5. KONTAKTOJ PRI HOMAJ RAJTOJ, TERORISMO Ankoraŭ ne tro malfruas kontribui al la 5-a numero de Kontakto kiu temos pri HOMAJ RAJTOJ/RIFUĜINTOJ/DIKTATORECOJ/TOTALISMO--limdato: 10-a de oktobro. Kaj jam serĉatas artikoloj por la 6-a numero kiu temos pri TERORO/TERORISMO (inkluzive de hejma teroro/perforto)--limdato: 20-a de oktobro. Certe esperantistoj havas multajn opiniojn pri tiuj ĉi temoj--do ekverku! Sendu ĉiujn kontribuojn al _____________________________________________________________________________ 6. TEJO SERĈAS VOLONTULON! TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de TEJO-volontulo en la CO de TEJO en Roterdamo. La volontulo devas preti labori dum 8 ĝis 18 monatoj. La nova periodo de volontulado komenciĝu en novembro aŭ decembro 2004. Plenaj detaloj legeblos en TEJO Tutmonde 2004:4--aŭ mesaĝu al kopie al _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com