Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 148 (1 septembro 2004)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>;
___________________________________________________________________________

1. TEJO SERĈAS VOLONTULON!
2. TEJO-MEMBRARO REKRESKAS!!!
3. UKRAINA TURISMA ADMINISTRACIO DISKONIGAS ESPERANTO-ARANĜON!
4. LEGU "BETULA FOLIO"-N INTERRETE!
5. REDAKTORA FORESTO
___________________________________________________________________________

1. TEJO SERĈAS VOLONTULON!

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de TEJO-volontulo en la CO de 
TEJO en Roterdamo. La volontulo devas preti labori dum maksimume unu jaro. 
La nova periodo de volontulado komenciĝu en novembro aŭ decembro 2004. 
Plenaj detaloj legeblos en TEJO Tutmonde 2004:4 (baldaŭ aperonta)--aŭ 
mesaĝu al <oficejo@tejo.org> kopie al <aleks@tejo.org>
___________________________________________________________________________

2. TEJO-MEMBRARO REKRESKAS!!!

Unuafoje ekde 1997 ree plimultiĝas TEJO-membroj. Fine de aŭgusto TEJO
arigis jam 419 individuajn membrojn, kio jam superas  per 20 la definitivan
nombron en 2003.  Kompare kun la fino de aŭgusto 2003 la junaj membroj
plimultiĝis eĉ per 64. Kaj ankoraŭ ne tro malfruas altigi tiun nombron! 
Aliĝu al TEJO ĉe <http://www.uea.org/alighoj/index.html>;
_____________________________________________________________________________

3. UKRAINA TURISMA ADMINISTRACIO DISKONIGAS ESPERANTO-ARANĜON!

La informoj pri la Internacia festivalo de E-muziko Velura Sezono en Jalto
(Krimeo, Ukrainio), kiu okazos de la 11-a ĝis la 19-a de septembro, nun
estas legeblaj en la OFICIALA ret-paĝo de la Turisma Administracio de
Ukrainio! (Ukrainlingve) http://www.tourism.gov.ua/news.asp?IdType=1&Id=219 
La eventon partoprenos i.a. JoMo kaj multaj famaj ukrainaj (krimeaj) bardoj!
La informoj pri la konferenco/festivalo (ĝi okazos la 14-an de septembro)
estis dissenditaj al pluraj kievaj kaj krimeaj amas-komunikiloj. Pli da
informoj pri Velura Sezono: <www.krimeo.h12.ru>. (Esperante). La
ĉef-organizanto estas Jefim ZAJDMAN <tero@yalta.us>. Pri laboro kun la
gazetaro okupiĝas Ĵenja ZVEREVA. <kontakto@tejo.org>. 
_____________________________________________________________________________

4. LEGU "BETULA FOLIO"-N INTERRETE!

"Betula FOLio", la unufoja, ajnisma 17-paĝa revuo de la 60-a IJK (jam denove
post pli ol semajna nefunkciado de la UEA-retejo) legeblas pdf-formate en la
reto! Vi povas legi tie pri diversaj temoj el aŭ rilate al la IJK:
naturismo/nudismo, vegetaranismo, kunsidoj de la TEJO-komitato, la venonta
IJK en Pollando, LENIN kaj multe pli--kun koloraj fotoj! La revuon redaktis
Ĵenja ZVEREVA kaj Joel AMIS kaj la artikolojn, intervjuojn kaj aliajn
materialojn kolektis diligenta teamo de kongresaj ĵurnalistoj. Dankon al
ĉiuj kiuj kunlaboris!  Leĝu ĝin ĉe: <http://uea.org/pdf/betula_folio.pdf>;
_____________________________________________________________________________

5. REDAKTORA FORESTO

Ĝis post la 20-a de septembro la redaktoro de TA estos for--do bv. atendi
la sekvan numeron de TA en la fina parto de septembro.
_____________________________________________________________________________
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>;.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>;
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS, Joel AMIS.
 Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon