| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 147 (17 aŭgusto 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org> ___________________________________________________________________________ 1. LA IJK-GAZETO "BETULA FOLIO" LEGEBLAS INTERRETE! 2. LA REZULTOJ DE LA ORATORA KONKURSO DUM LA PEKINA UK 3. ANKORAŬ EBLAS KONTRIBUI AL LA KONGRESA NUMERO DE TEJO TUTMONDE _____________________________________________________________________________ 1. LA IJK-GAZETO "BETULA FOLIO" LEGEBLAS INTERRETE! "Betula FOLio", la unufoja, ajnisma 17-paĝa revuo de la 60-a IJK, nun legeblas pdf-formate en la reto! Vi povas legi tie pri diversaj temoj el aŭ rilate al la IJK: naturismo/nudismo, vegetaranismo, kunsidoj de la TEJO-komitato, la venonta IJK en Pollando, LENIN kaj multe pli--kun koloraj fotoj! La revuon redaktis Ĵenja ZVEREVA kaj Joel AMIS kaj la artikolojn, intervjuojn kaj aliajn materialojn kolektis diligenta teamo de kongresaj ĵurnalistoj. Dankon al ĉiuj kiuj kunlaboris! Leĝu ĝin ĉe: <http://uea.org/pdf/betula_folio.pdf> ___________________________________________________________________________ 2. LA REZULTOJ DE LA ORATORA KONKURSO DUM LA PEKINA UK El la naŭ partoprenintoj de la Oratora Konkurso de UEA dum la 89-a UK en Pekino, gajnis la sekvaj gejunuloj: (unua premio) s-ro Cassius Genesio DESCONSI, Brazilo, pri la temo "Kial lerni E-on?"; (dua premio--dividita) s-ro Christopher CULVER, Usono, pri la temo "Libera senpaga kopiado de muziko: kion fari?", kaj s-ro Andreo KOROBEJNIKOV, Rusio, pri la temo "Kial lerni E-on?"; (tria premio) f-ino PENG Nian, Ĉinio, pri la temo "Kial lerni E-on?". Ĉiuj gajnintoj ricevis valoran premion kaj diplomon. _____________________________________________________________________________ 3. ANKORAŬ EBLAS KONTRIBUI AL LA KONGRESA NUMERO DE TEJO TUTMONDE Se vi ankoraŭ deziras kontribui al la IJK-numero de "TEJO Tutmonde", bv. sendi viajn kontribuojn ĝis la 20-a de aŭgusto, 2004. Bonvenas raportoj, artikol(et)oj, komentoj, k.s. pri la 60-a IJK mem, aŭ la antaŭ/post-kongresoj kaj rilataj eventoj. Ankoraŭ entute mankas ajna raporto pri la PK en Novosibirsk! Se vi partoprenis en tiu PK, bv. nepre verki pri ĝi! Antaŭdankon! Bv. sendi ĉiujn kontribuojn al <oficejo@tejo.org> _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>. La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>. La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo> Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |