Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 146 (10 aŭgusto 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. TEJO TUTMONDE TUJ BEZONAS VIAJN KONGRESRAPORTOJN! 2. PASIGU LA "VELURAN SEZONON" EN KRIMEO! 3. LINGVOPOLITIKA FORUMO ĈE LINGVA PRISMO 4. ANKORAŬ NE TRO MALFRUAS . . . KAJ ANKAŬ NE TRO FRUAS! ___________________________________________________________________________ 1. TEJO TUTMONDE TUJ BEZONAS VIAJN KONGRESRAPORTOJN! Atenton ĉiuj IJK-partoprenintoj! La redaktoro de TEJO Tutmonde urĝe bezonas raportojn, komentojn, impresojn k.s. pri IJK-60, ĉiuj antaŭ- kaj post- kongresoj, OKSEJT kaj aliaj eventuale ligitaj spertoj kaj okazaĵoj. Sed aparte necesas raportoj pri la AK en Moskvo, OKSEJT, PK en Novosibirsk kaj la aktiviga parto de la PK en Ĉeboksaro. Kontribuoj estu neformalaj kaj rakontecaj. Limdato: 16-a de aŭgusto 2004 (ni volas ke la kongresa numero de TT troviĝu kiel eble plej rapide en la manoj de la membroj, do bv. helpi nin al tiu celo per rapida reago!) Sendu kontribuojn al Antaŭdankegon! ___________________________________________________________________________ 2. PASIGU LA "VELURAN SEZONON" EN KRIMEO! La 11-19-an de septembro, post multjara interrompo, en Jalto (Krimeo, Ukrainio) reaperos la fama E-a arta festivalo "Velura Sezono". La festivalo okazos dum tempo kiun en Jalto oni nomas "velura sezono", kiam la maro estas varma, la suno milda kaj fruktoj abundas. La festivalo estas parto de la agado "Vizaĝe al la ekstera mondo": ĝin partoprenos ankaŭ ne esperantistoj-bardoj kaj okazos diverslingvaj koncertoj ankaŭ por la urbanoj, ripozantoj kaj eksterlandanoj, kiuj tiutempe abundos en Jalto. Ĉiuj E-aj artistoj kaj art-amantoj estas elkore invitataj! +38-0654-231651 (Jefim ZAJDMAN),: , _____________________________________________________________________________ 3. LINGVOPOLITIKA FORUMO ĈE LINGVA PRISMO En aŭgusto Lingva Prismo,, demandas en sia forumo: Ĉu la uzo de lingvo kiel politikilo estas diskriminacio aŭ ĉu ĝi estas pravigebla pro politikaj kaj ekonomiaj motivoj? En multaj landoj de la mondo, certaj lingvoj pro homa influo pli kaj pli dominas je la malavantaĝo de aliaj lingvoj. Ofte tio precipe klare videblas en la lernejoj kaj en la mondo de laboro. Ekzemplo estas la lingvopolitiko de la Ĉina Popola Respubliko en Tibeto. Eble vi ŝatus raporti pri similaj kazoj aliloke en la mondo aŭ skribi vian opinion ĉe _____________________________________________________________________________ 4. ANKORAŬ NE TRO MALFRUAS . . . KAJ ANKAŬ NE TRO FRUAS! Ankoraŭ ne tro malfruas (re-)membriĝi en TEJO/UEA por 2004! En 2004 jam aperis tri numeroj de la soci-kultura revuo "Kontakto" kun la temoj ARTO, HUMURO kaj DISKRIMINACIO kaj ankoraŭ aperos tri numeroj kun la temoj LUDOJ, HOMAJ RAJTOJ kaj TERORISMO. Ankaŭ, jam aperis tri numeroj de nia movada revuo "TEJO Tutmonde". Se vi (re-)membriĝas nun, vi ricevos ĉiujn ĝisnunajn "Kontakto"jn kaj "TEJO Tutmonde"jn en unu pakaĵo (kaj kompreneble la ceteraj numeroj venos laŭ la kutima aperritmo), plus Jarlibro 2004. Kaj ne tro fruas jam (re-)membriĝi por 2005--aliĝu por 2004 kaj 2005 samtempe kaj ŝparu tempon kaj zorgojn! Aliĝu rete ĉe: _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com