Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 146 (10 aŭgusto 2004)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>;
___________________________________________________________________________

1. TEJO TUTMONDE TUJ BEZONAS VIAJN KONGRESRAPORTOJN!
2. PASIGU LA "VELURAN SEZONON" EN KRIMEO!
3. LINGVOPOLITIKA FORUMO ĈE LINGVA PRISMO
4. ANKORAŬ NE TRO MALFRUAS . . . KAJ ANKAŬ NE TRO FRUAS!
___________________________________________________________________________

1. TEJO TUTMONDE TUJ BEZONAS VIAJN KONGRESRAPORTOJN!

Atenton ĉiuj IJK-partoprenintoj! La redaktoro de TEJO Tutmonde urĝe bezonas
raportojn, komentojn, impresojn k.s. pri IJK-60, ĉiuj antaŭ- kaj post-
kongresoj, OKSEJT kaj aliaj eventuale ligitaj spertoj kaj okazaĵoj. 
Sed aparte necesas raportoj pri la AK en Moskvo, OKSEJT, PK en Novosibirsk
kaj la aktiviga parto de la PK en Ĉeboksaro. Kontribuoj estu neformalaj kaj
rakontecaj.  Limdato: 16-a de aŭgusto 2004 (ni volas ke la kongresa numero
de TT troviĝu kiel eble plej rapide en la manoj de la membroj, do bv. helpi
nin al tiu celo per rapida reago!) Sendu kontribuojn al <oficejo@tejo.org>
Antaŭdankegon!
___________________________________________________________________________

2. PASIGU LA "VELURAN SEZONON" EN KRIMEO!

La 11-19-an de septembro, post multjara interrompo, en Jalto (Krimeo, 
Ukrainio) reaperos la fama E-a arta festivalo "Velura Sezono". La festivalo
okazos dum tempo kiun en Jalto oni nomas "velura sezono", kiam la maro 
estas varma, la suno  milda kaj fruktoj abundas. La festivalo estas parto
de la agado "Vizaĝe al la ekstera mondo": ĝin partoprenos ankaŭ ne
esperantistoj-bardoj kaj okazos diverslingvaj koncertoj ankaŭ por la
urbanoj, ripozantoj kaj eksterlandanoj, kiuj tiutempe abundos en Jalto.
Ĉiuj E-aj artistoj kaj art-amantoj estas elkore invitataj! +38-0654-231651
(Jefim ZAJDMAN),:  <espero@yalta.crimea.ua>, <tero@yalta.us> 
<www.krimeo.h12.ru/esperanto/>
_____________________________________________________________________________

3. LINGVOPOLITIKA FORUMO ĈE LINGVA PRISMO

En aŭgusto Lingva Prismo,<www.lingvo.info>, demandas en sia forumo: Ĉu la
uzo de lingvo kiel politikilo estas diskriminacio aŭ ĉu ĝi estas pravigebla
pro politikaj kaj ekonomiaj motivoj? En multaj landoj de la mondo, certaj
lingvoj pro homa influo pli kaj pli dominas je la malavantaĝo de aliaj
lingvoj. Ofte tio precipe klare videblas en la lernejoj kaj en la mondo de
laboro. Ekzemplo estas la lingvopolitiko de la Ĉina Popola Respubliko en
Tibeto. Eble vi ŝatus raporti pri similaj kazoj aliloke en la mondo aŭ skribi
vian opinion ĉe <http://www.lingvo.info/forumo/?lingvo=eo>;
_____________________________________________________________________________

4. ANKORAŬ NE TRO MALFRUAS . . . KAJ ANKAŬ NE TRO FRUAS!

Ankoraŭ ne tro malfruas (re-)membriĝi en TEJO/UEA por 2004! En 2004 jam 
aperis tri numeroj de la soci-kultura revuo "Kontakto" kun la temoj ARTO,
HUMURO kaj DISKRIMINACIO kaj ankoraŭ aperos tri numeroj kun la temoj LUDOJ,
HOMAJ RAJTOJ kaj TERORISMO. Ankaŭ, jam aperis tri numeroj de nia movada revuo
"TEJO Tutmonde". Se vi (re-)membriĝas nun, vi ricevos ĉiujn ĝisnunajn 
"Kontakto"jn kaj "TEJO Tutmonde"jn en unu pakaĵo (kaj kompreneble la ceteraj
numeroj venos laŭ la kutima aperritmo), plus Jarlibro 2004. Kaj ne tro fruas
jam (re-)membriĝi por 2005--aliĝu por 2004 kaj 2005 samtempe kaj ŝparu
tempon kaj zorgojn! Aliĝu rete ĉe: <www.uea.org/alighoj/index.html>
_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>;.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>;
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS, Joel AMIS.
 Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon