Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 145 (5 aŭgusto 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. SUKCESA IJK EN RUSIO! 2. SKEJ AKCEPTITA KIEL LS DE TEJO, VEJO NE... 3. URĜE BEZONATAS KONGRES-RAPORTOJ POR TEJO TUTMONDE! 4. VERKU POR KONTAKTO! 5. TEJO TUTMONDE NE NUR DAŬRE VIVAS, SED EĈ TRE BONFARTAS! __________________________________________________________________________ 1. SUKCESA IJK EN RUSIO! Al la 60-a IJK en Kovrov venis 352 homoj el 27 landoj(kaj 4 kontinentoj!). La kongresan semajnon plenplenigis diversa, interesa kaj abunda programo-- kompreneble en tre varma, amikeca etoso (plenaj raportoj pri la kongreso legeblos en la 4-a numero de TEJO Tutmonde, aperonta en septembro). Gratulojn kaj dankojn al ĉiuj organizantoj, kunlaborantoj kaj partoprenantoj!!! ___________________________________________________________________________ 2. SKEJ AKCEPTITA KIEL LS DE TEJO, VEJO NE... La TEJO-Komitato, dum sia kvoruma kunsido dum la IJK, decidis akcepti la Slovakian Esperanto-Junularon (SKEJ) kiel landan sekcion de TEJO (10 por, 3 kontraŭ, 3 sindetenoj). Aliflanke, oni bedaŭrinde decidis ne nun akcepti la Vjetnaman Esperantistan Junularan Organizon (VEJO) kiel landan sekcion de TEJO pro i.a. teknikaj kialoj (3 por, 9 kontraŭ, 4 sindetenoj). Tamen oni ja decidis akcepti VEJOn kiel observantan asocion, kiu poste rekandidatiĝu. Gratulojn al SKEJ kaj kuraĝon al VEJO! _____________________________________________________________________________ 3. URĜE BEZONATAS KONGRES-RAPORTOJ POR TEJO TUTMONDE! Atenton ĉiuj IJK-partoprenintoj! La redaktoro de TEJO Tutmonde urĝe bezonas raportojn, komentojn, impresojn k.s. pri IJK-60, ĉiuj antaŭ- kaj post- kongresoj, OKSEJT kaj aliaj eventuale ligitaj spertoj kaj okazaĵoj. Sed aparte necesas raportoj pri la AK en Moskvo, OKSEJT, PK en Novosibirsk kaj la aktiviga parto de la PK en Ĉeboksaro. Kontribuoj estu neformalaj kaj rakontecaj. Limdato: kiel eble plej BALDAŬEGE (ni volas ke la kongresa numero de TT troviĝu kiel eble plej rapide en la manoj de la membroj, do bv. helpi nin al tiu celo per rapida reago!) Sendu kontribuojn al Antaŭdankegon! _____________________________________________________________________________ 4. VERKU POR KONTAKTO! La redaktorino de Kontakto nun serĉas kontribuojn por la 5-a kaj 6-a numeroj de Kontakto. La 5-a numero (limdato: 1-a de septembro) temos pri RIFUĜINTOJ/ HOMAJ RAJTOJ/TOTALISMO/DIKTATORECOJ, kaj la 6-a numero (limdato: 1-a de oktobro) temos pri TERORO/TERORISMO. Sendu viajn kontribuojn al _____________________________________________________________________________ 5. TEJO TUTMONDE NE NUR DAŬRE VIVAS, SED EĈ TRE BONFARTAS! Meze de julio en Libera Folio aperis la misa informo ke "TEJO nuligas sian oficialan gazeton" (misaĵon kiun, dank' al reago de TEJO-Ĝen-Sek Aleks KADAR, Libera Folio jam korektis). Ĉi tiu bedaŭrinda malveraĵo baziĝis sur tre malnova intervjuo kun TEJO-prezidanto Bertrand HUGON. Sed, kiel scias ĉiuj membroj aŭ patronoj, jam DU numeroj de TT aperis ĉi-jare kaj jam la TRIA nun dissendiĝas! Helpu nin diskonigi la veron: ke TT ne nur daŭre vivas, sed eĉ tre bonfartas, aperante nun en SES numeroj anstataŭ nur kvar! (Kaj ĉiuj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas ĝin kune kun la revuo Kontakto. Aliĝu ĉe _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com