Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 144 (1 julio 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. SLAVIK IVANOV ELEKTIĜAS AL LA UEA-KOMITATO!!! 2. VIA KUNLABORO URĜE KAJ TUJ BEZONATA POR LA IJK-GAZETARKAMPANJO!!! 3. LA UNUA HISTORIA NACIA KONGRESO DE NEJO 4. ORATORA KONKURSO DE UEA 5. TA-FERIO __________________________________________________________________________ 1. SLAVIK IVANOV ELEKTIĜAS AL LA UEA-KOMITATO!!! La voĉdonoj estas jam kalkulitaj kaj montriĝis ke Slavik IVANOV, aktivulo de TEJO kaj E@I, eniros la UEA-Komitaton kiel B-Komitatano (komitatano elektita de la individuaj membroj)! Gratulegon, Slavik! Gratulojn ankaŭ al la kvin aliaj B-Komitatanoj hodiaŭ elektitaj: Istvan ERTL kaj Jukka PIETILAINEN (novaj komitatanoj), kaj Amri WANDEL, Marije BELOŜEVIĈ kaj LEE Chong-Yeong (re-elektitaj). ___________________________________________________________________________ 2. VIA KUNLABORO URĜE KAJ TUJ BEZONATA POR LA IJK-GAZETARKAMPANJO!!! Partoprenontoj de la 60-a IJK en Kovrov estas nun urĝe petataj viziti la paĝon kaj aŭ preni la pretan version de la gazetarkomuniko en via lingvo, aŭ, se via-lingva versio ankoraŭ ne ekzistas, traduki ĝin en vian lingvon, enmeti viajn datumojn kaj sendi ĝin kun konvena kovroletero al via loka (urba, kvartala, k.a.) ĵurnalo aŭ universitata/lerneja gazeto. Se vi, post kiam vi vizitos la paĝon, ankoraŭ havas specifajn demandoj, vi povas kontakti Marko LINS (Brusela Komunikad-Centro) . Ni ĉiuj kunlaboru por ke la ĉi-jara IJK estu sukcesega ankaŭ laŭ publik-informado! _____________________________________________________________________________ 3. LA UNUA HISTORIA NACIA KONGRESO DE NEJO La Nepala Esperanto-Junulara Organizo okazigis sian unuan nacian kongreson en Kathmanduo la 26-an de junio. Partoprenis proksimume 75. La ĉefa gasto estis Prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio, S-ro Mukunda Raj PATHIK. En la dua parto de la programo okazis la elekto de nova komitato. 48 gejunuloj partoprenis en dua parto ĉar oni devis esti malpli ol 30-jaraĝa por esti kandidato kaj elekti siajn deziratajn reprezentantojn. Ĉiuj membroj promesis pli aktive labori por la venonta Azia Kongreso okazonta en Nepalo en 2005. _____________________________________________________________________________ 4. ORATORA KONKURSO DE UEA En la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. Rajtas partopreni nur gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la kongreso (kandidatoj devas skribe anonci sin al estrarano Humphrey TONKIN almenaŭ unu tagon antaŭ la konkurso). La ĉi-jaraj temoj estas: (a) Lingva egaleco en internaciaj rilatoj,(b) Libera senpaga kopiado de muziko: Kion fari? (c) Kial lerni Esperanton? Premio: tre valoraj libroj kaj la gajnintoj estos anoncitaj en oficialaj UK-kunsidoj kaj en la revuo "Esperanto". . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com