Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 143 (22 junio 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. NE FORGESU VOĈDONI! 2. NOVAJ B-KOMITATANOJ DE TEJO 3. ALVOKO AL JUNAJ ORATOROJ...AŬ ORATOREMAJ GEJUNULOJ! 4. ESPERANTA STUDSEMAJNFINO EN NEDERLANDO 5. ĈU VI JAM REKOTIZIS EN TEJO POR 2004? __________________________________________________________________________ 1. NE FORGESU VOĈDONI! Se vi estas individua membro de TEJO/UEA, nepras ke vi TUJ-TUJ-TUJ sendu vian balotilon al la Centra Oficejo de UEA! Balotilo devas atingi la CO-n plej laste la 30-an de junio 2004 por esti valida--do agu tuj! Ne neglektu viajn demokratian rajton, privilegion kaj ja devon! ___________________________________________________________________________ 2. NOVAJ B-KOMITATANOJ DE TEJO Ĉiu duan (paran) jaron elektiĝas novaj komitatanoj B al la TEJO-komitato. Por la oficperiodo 2004-2006 elektiĝis: NGUYEN Thi Thanh Nga (Vjetnamio), ZHU Xin (Ĉinio), Haris SUBAŜIC (Bosnio kaj Hercegovino), Francois HOUNSOUNOU (Benino) kaj Valentina SIDOROVA (Rusio). Gratulojn al ili! Iliaj sinprezentoj kaj fotoj videblos en TEJO Tutmonde (2004:3--baldaŭ aperonta). _____________________________________________________________________________ 3. ALVOKO AL JUNAJ ORATOROJ...AŬ ORATOREMAJ GEJUNULOJ! En la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. Rajtas partopreni nur gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la kongreso (kandidatoj devas skribe anonci sin al estrarano Humphrey TONKIN almenaŭ unu tagon antaŭ la konkurso). La ĉi-jaraj temoj estas: (a) Lingva egaleco en internaciaj rilatoj,(b) Libera senpaga kopiado de muziko: Kion fari? (c) Kial lerni Esperanton? Premio: tre valoraj libroj kaj la gajnintoj estos anoncitaj en oficialaj UK-kunsidoj kaj en la revuo "Esperanto". _____________________________________________________________________________ 4. ESPERANTA STUDSEMAJNFINO EN NEDERLANDO La venonta studsemajnfino okazos la 6-an kaj la 7-an de novembro 2004 en Naturamikdomo A. Reitsma, Hoek van Holland. La studsemajnfino taŭgas por ĉiuj, senkonsidere ties aĝon aŭ scion. Se vi neniam lernis Esperanton aŭ se vi estas Esperanto-profesoro vi povos partopreni en grupo por komencantoj aŭ en konversacia grupo. _____________________________________________________________________________ 5. ĈU VI JAM REKOTIZIS EN TEJO POR 2004? La unuaj numeroj de "Kontakto" kaj "TEJO Tutmonde" jam delonge dissendiĝis kaj la DUAJ numeroj jam baldaŭ trafos la manojn de la membrojn...sed se vi ankoraŭ ne rekotizis en TEJO por 2004, tiuj belaj, informplenaj gazetoj NE trafos VIAJN manojn :-( Sed ankoraŭ eblas ĝustigi la situacion. Aliĝu nun kaj vi ricevos la unuajn kaj duajn numerojn en unu bela pakaĵo, kaj ekde nun ricevos la ceterajn kiel ĉiuj aliaj membroj. Aliĝu je _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com