Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 143 (22 junio 2004)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>;
___________________________________________________________________________

1. NE FORGESU VOĈDONI!
2. NOVAJ B-KOMITATANOJ DE TEJO
3. ALVOKO AL JUNAJ ORATOROJ...AŬ ORATOREMAJ GEJUNULOJ!
4. ESPERANTA STUDSEMAJNFINO EN NEDERLANDO
5. ĈU VI JAM REKOTIZIS EN TEJO POR 2004?
__________________________________________________________________________

1. NE FORGESU VOĈDONI!

Se vi estas individua membro de TEJO/UEA, nepras ke vi TUJ-TUJ-TUJ sendu
vian balotilon al la Centra Oficejo de UEA! Balotilo devas atingi la CO-n
plej laste la 30-an de junio 2004 por esti valida--do agu tuj! Ne neglektu
viajn demokratian rajton, privilegion kaj ja devon!
___________________________________________________________________________

2. NOVAJ B-KOMITATANOJ DE TEJO

Ĉiu duan (paran) jaron elektiĝas novaj komitatanoj B al la TEJO-komitato.
Por la oficperiodo 2004-2006 elektiĝis: NGUYEN Thi Thanh Nga (Vjetnamio),
ZHU Xin (Ĉinio), Haris SUBAŜIC (Bosnio kaj Hercegovino), Francois 
HOUNSOUNOU (Benino) kaj Valentina SIDOROVA (Rusio). Gratulojn al ili! Iliaj
sinprezentoj kaj fotoj videblos en TEJO Tutmonde (2004:3--baldaŭ aperonta).
_____________________________________________________________________________

3. ALVOKO AL JUNAJ ORATOROJ...AŬ ORATOREMAJ GEJUNULOJ!

En la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino denove okazos Oratora
Konkurso por la junularo. Rajtas partopreni nur gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj
aliĝis al la kongreso (kandidatoj devas skribe anonci sin al estrarano 
Humphrey TONKIN almenaŭ unu tagon antaŭ la konkurso). La ĉi-jaraj temoj
estas: (a) Lingva egaleco en internaciaj rilatoj,(b) Libera senpaga kopiado
de muziko: Kion fari? (c) Kial lerni Esperanton? Premio: tre valoraj libroj
kaj la gajnintoj estos anoncitaj en oficialaj UK-kunsidoj kaj en la revuo
"Esperanto". <www.uea.org>
_____________________________________________________________________________

4. ESPERANTA STUDSEMAJNFINO EN NEDERLANDO

La venonta studsemajnfino okazos la 6-an kaj la 7-an de novembro 2004 en
Naturamikdomo A. Reitsma, Hoek van Holland. La studsemajnfino taŭgas por
ĉiuj, senkonsidere ties aĝon aŭ scion. Se vi neniam lernis Esperanton
aŭ se vi estas Esperanto-profesoro vi povos partopreni en grupo por
komencantoj aŭ en konversacia grupo. 
<http://www.esperanto-info.nl/bonvenon/studweekesp.html>;
_____________________________________________________________________________

5. ĈU VI JAM REKOTIZIS EN TEJO POR 2004? 

La unuaj numeroj de "Kontakto" kaj "TEJO Tutmonde" jam delonge dissendiĝis
kaj la DUAJ numeroj jam baldaŭ trafos la manojn de la membrojn...sed se vi
ankoraŭ ne rekotizis en TEJO por 2004, tiuj belaj, informplenaj gazetoj NE
trafos VIAJN manojn :-(  Sed ankoraŭ eblas ĝustigi la situacion. Aliĝu nun
kaj vi ricevos la unuajn kaj duajn numerojn en unu bela pakaĵo, kaj ekde nun

ricevos la ceterajn kiel ĉiuj aliaj membroj. Aliĝu je <www.uea.org>
_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>;.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>;
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS, Joel AMIS.
 Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon