Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 142 (17 junio 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. BONA NOVAĴO POR TEJO--PEJ REAKTIVIĜIS!!! 2. ESPERANTISTINO EN EU-PARLAMENTO! 3. ORATORA KONKURSO DE UEA 4. NI TROVU PATRONOJN POR TEJO! 5. FOTOGRAFIA KONKURSO PRI HOMAJ RAJTOJ 6. RAKONTU PRI VIAJ INTERKULTURAJ SPERTOJ! __________________________________________________________________________ 1. BONA NOVAĴO POR TEJO--PEJ REAKTIVIĜIS!!! De la 10-a ĝis la 13-a de junio 2004 okazis la unua kunveno de reaktivigita PEJ (POLA ESPERANTO-JUNULARO)!!! Grava parto de la programo konsistis el diskutoj pri la estonteco de PEJ. Okazis ankaŭ batolado por elekti la novan estraron, kaj laboro pri IJK, kiu en 2005 okazos en Pollando! Rigardu la fotojn ĉe: ___________________________________________________________________________ 2. ESPERANTISTINO EN EU-PARLAMENTO! La edzino de Georgo HANDZLIK (bardo sen barbo), al multaj konata kiel Margareta estas elektita eŭropa parlamentanino de Pollando! Do, elektiĝis esperantistino! Ŝian retpaĝon vi povas trovi ĉe kaj tie estas ligo 'esperanto' sub kiu troviĝas ŝia sinprezento esperantlingva. _____________________________________________________________________________ 3. ORATORA KONKURSO DE UEA En la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. Rajtas partopreni nur gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la kongreso (kandidatoj devas skribe anonci sin al estrarano Humphrey TONKIN almenaŭ unu tagon antaŭ la konkurso). La ĉi-jaraj temoj estas: (a) Lingva egaleco en internaciaj rilatoj,(b) Libera senpaga kopiado de muziko: Kion fari? (c) Kial lerni Esperanton? Premio: tre valoraj libroj kaj la gajnintoj estos anoncitaj en oficialaj UK-kunsidoj kaj en la revuo "Esperanto". _____________________________________________________________________________ 5. FOTOGRAFIA KONKURSO PRI HOMAJ RAJTOJ La Katedro UNESCO pri Homaj Rajtoj de la Universitato de la Respubliko Urugvajo anoncas fotokonkurson kun la temo "Homaj Rajtoj en la Universala Deklaro". Limdato: la 1-a de oktobro, 2004. Por plena regularo en E-o: aŭ en la hispana, angla, portugala aŭ franca vizitu _____________________________________________________________________________ 6. RAKONTU PRI VIAJ INTERKULTURAJ SPERTOJ! La projekto "Interkulturo" lanĉas konkurson pri la plej interesa interkultura sperto. Lasu viajn rakontojn je la retpaĝo aŭ retpoŝtu ilin al la adreso . La gajninto estos anoncita en aŭgusto. La plej bonaj rakontoj estos publikitaj en TEJO-revuoj. _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com