Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 141 (8 junio 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. INTERKULTURA KVIZO--KUN PREMIO! 2. RAKONTU AL NI VIAJN INTERKULTURAJN SPERTOJN! 3. RESTAS SES TAGOJ POR KANDIDATIĜI! 4. C-KANDIDATOJ SERĈATAJ 5. KONTRIBUU AL LA TAGORDO 6. KION VI OPINIAS PRI TA? ____________________________________________________________________________ 1. INTERKULTURA KVIZO--KUN PREMIO! La projekto "Interkulturo" invitas vin ĉiujn partopreni kvizon pri la temo "Urboj de la mondo"! Testu viajn sciojn! La limdato por respondi al la kvizo estas la 14-a de junio--do agu rapide! La gajninto ricevos premion (libron). Trovu la kvizon ĉe: . ___________________________________________________________________________ 2. RAKONTU AL NI VIAJN INTERKULTURAJN SPERTOJN! La projekto "Interkulturo" lanĉas konkurson pri la plej interesa interkultura sperto. Lasu viajn rakontojn je la retpaĝo aŭ retpoŝtu ilin al la adreso . La gajninto estos anoncita en aŭgusto. La plej bonaj rakontoj estos publikitaj en TEJO-revuoj. _____________________________________________________________________________ 3. RESTAS SES TAGOJ POR KANDIDATIĜI! Restas SES tagoj por anonci vin kandidato por B-komitataneco en la TEJO-komitato! Ne maltrafu la okazon partopreni la demokratian funkciadon de VIA organizaĵo! Kondiĉoj troveblas en TEJO Tutmonde 2003:4/2004:1 aŭ kontaktu la TEJO-oficejon . Kandidatiĝoj devas alveni antaŭ la 15-a de junio! . ___________________________________________________________________________ 4. C-KANDIDATOJ SERĈATAJ Venontmonate, dum la 60-a IJK, la TEJO-komitato elektos komitatanojn C (komitatanoj elektitaj de komitatanoj A kaj B). Nun kandidatoj estas serĉataj. Por pli da informoj kontaktu la Ĝeneralan Sekretarion, Aleks KADAR . ___________________________________________________________________________ 5. KONTRIBUU AL LA TAGORDO Ĉu vi, TEJO-membro, havas proponon aŭ diskutindaĵon por la Komitato de TEJO? Jen via okazo aldoni al la tagordo de la venonta komitatkunsido! Sendu viajn proponojn, plendojn aŭ diskutindaĵojn al la Ĝenerala Sekretario _______________________________________________________________________ 6. KION VI OPINIAS PRI TA? Do, kion vi, kara leganto, opinias pri TEJO Aktuale? La redaktoro bonvenigas viajn komentojn, sugestojn kaj plendojn! . Cetere, ni pardonpetas pro la lastatempaj dissendproblemoj, kaŭzitaj de misfunkciado de Abonu.com. Kaj ne forgesu pri la TA-retejo . Kaj, kiel ĉiam, la redaktoro tre atendas viajn kontribuojn! __________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com