| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 141 (8 junio 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org> ___________________________________________________________________________ 1. INTERKULTURA KVIZO--KUN PREMIO! 2. RAKONTU AL NI VIAJN INTERKULTURAJN SPERTOJN! 3. RESTAS SES TAGOJ POR KANDIDATIĜI! 4. C-KANDIDATOJ SERĈATAJ 5. KONTRIBUU AL LA TAGORDO 6. KION VI OPINIAS PRI TA? ____________________________________________________________________________ 1. INTERKULTURA KVIZO--KUN PREMIO! La projekto "Interkulturo" <www.interkulturo.net> invitas vin ĉiujn partopreni kvizon pri la temo "Urboj de la mondo"! Testu viajn sciojn! La limdato por respondi al la kvizo estas la 14-a de junio--do agu rapide! La gajninto ricevos premion (libron). Trovu la kvizon ĉe: <http://www.interkulturo.net/kvizoj/listo.php>. ___________________________________________________________________________ 2. RAKONTU AL NI VIAJN INTERKULTURAJN SPERTOJN! La projekto "Interkulturo" lanĉas konkurson pri la plej interesa interkultura sperto. Lasu viajn rakontojn je la retpaĝo <http://www.interkulturo.net/vikio/index/Interkulturaj_Spertoj> aŭ retpoŝtu ilin al la adreso <katja@tejo.org>. La gajninto estos anoncita en aŭgusto. La plej bonaj rakontoj estos publikitaj en TEJO-revuoj. _____________________________________________________________________________ 3. RESTAS SES TAGOJ POR KANDIDATIĜI! Restas SES tagoj por anonci vin kandidato por B-komitataneco en la TEJO-komitato! Ne maltrafu la okazon partopreni la demokratian funkciadon de VIA organizaĵo! Kondiĉoj troveblas en TEJO Tutmonde 2003:4/2004:1 aŭ kontaktu la TEJO-oficejon <oficejo@tejo.org>. Kandidatiĝoj devas alveni antaŭ la 15-a de junio! <aleks@tejo.org>. ___________________________________________________________________________ 4. C-KANDIDATOJ SERĈATAJ Venontmonate, dum la 60-a IJK, la TEJO-komitato elektos komitatanojn C (komitatanoj elektitaj de komitatanoj A kaj B). Nun kandidatoj estas serĉataj. Por pli da informoj kontaktu la Ĝeneralan Sekretarion, Aleks KADAR <aleks@tejo.org>. ___________________________________________________________________________ 5. KONTRIBUU AL LA TAGORDO Ĉu vi, TEJO-membro, havas proponon aŭ diskutindaĵon por la Komitato de TEJO? Jen via okazo aldoni al la tagordo de la venonta komitatkunsido! Sendu viajn proponojn, plendojn aŭ diskutindaĵojn al la Ĝenerala Sekretario <aleks@tejo.org> _______________________________________________________________________ 6. KION VI OPINIAS PRI TA? Do, kion vi, kara leganto, opinias pri TEJO Aktuale? La redaktoro bonvenigas viajn komentojn, sugestojn kaj plendojn! <TEJO-aktuale@tejo.org>. Cetere, ni pardonpetas pro la lastatempaj dissendproblemoj, kaŭzitaj de misfunkciado de Abonu.com. Kaj ne forgesu pri la TA-retejo <www.tejo.org/tejo-aktuale>. Kaj, kiel ĉiam, la redaktoro tre atendas viajn kontribuojn! __________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>. La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>. La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo> Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |