Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 140 (3 junio 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. FERMO DE ESPERANTOMOBILO 2. ANKORAŬ EBLAS KANDIDATIĜI! 3. LANDAJ SEKCIOJ! ĈU VI JAM ANONCIS VIAJN A-KOMITATANOJN? 4. C-KOMITATANOJ ELEKTOTAJ 5. ĈU VI HAVAS PROPONOJN POR LA KOMITATO? 6. SUKCESE FONDIĜIS AŬTENTIKE ZAMENHOFECA HILELISTA RONDO 7. INTERNACIA ARTA E-FESTIVALO "VELURA SEZONO-2004" 8. DOLCHAMAR SUR SCENEJO DE LA ĈEFA FINNA ETNOFESTIVALO ____________________________________________________________________________ 1. FERMO DE ESPERANTOMOBILO La 28-an de majo, 2004, Chuck SMITH rezignis de Esperantomobilo ĉar li planas eventuale starigi E-centron en Bostono kiel parton de la ĉeno de komercaj E-centroj kiuj komenciĝas en la mondo. Jen parto de lia privata rezigna letero: "La revo estis bela, la laboro estis profesia, sed tamen la mono mankis. Mi ĝojas ke mi iniciatis la projekton, ĉar alikaze mi tute ne scius kiel ĝi rezultintus. Mi ĉiam diras ke pli bonas provi fari kaj malsukcesi ol nenion fari". Oni povas legi la tutan historion ĉe . ___________________________________________________________________________ 2. ANKORAŬ EBLAS KANDIDATIĜI! Restas 11 tagoj por anonci vin kandidato por B-komitataneco en la TEJO-komitato! Ne maltrafu la okazon partopreni la demokratian funkciadon de VIA organizaĵo! Kondiĉoj troveblas en TEJO Tutmonde 2003:4/2004:1 aŭ kontaktu la TEJO-oficejon . Kandidatiĝoj devas alveni antaŭ la 15-a de junio! . _____________________________________________________________________________ 3. LANDAJ SEKCIOJ! ĈU VI JAM ANONCIS VIAJN A-KOMITATANOJN? La jenaj LS-oj de TEJO ankoraŭ ne anoncis siajn komitatanojn A: Argentejo (Argentino), JOTE (Togolando), BEJO (Brazilo), HEJS (Hispanio), JELI (Israelo), JES (Svisio), KEJ (Katalunio). Bv. anonci viajn reprezentantojn al la Ĝenerala Sekretario TUJ! . ___________________________________________________________________________ 4. C-KOMITATANOJ ELEKTOTAJ Venontmonate, dum la 60-a IJK, la TEJO-komitato elektos komitatanojn C (komitatanoj elektitaj de komitatanoj A kaj B). Nun kandidatoj estas serĉataj. Por pli da informoj kontaktu la Ĝeneralan Sekretarion, Aleks KADAR . ___________________________________________________________________________ 5. ĈU VI HAVAS PROPONOJN POR LA KOMITATO? Ĉu vi, TEJO-membro, havas proponon aŭ diskutindaĵon por la Komitato de TEJO? Jen via okazo aldoni al la tagordo de la venonta komitatkunsido! Sendu viajn proponojn, plendojn aŭ diskutindaĵojn al la Ĝenerala Sekretario _______________________________________________________________________ 6. SUKCESE FONDIĜIS AŬTENTIKE ZAMENHOFECA HILELISTA RONDO Sukcese fondiĝis Hilelista Rondo refondita laŭ la aŭtentika religi- etika principaro proponita de L. L. Zamenhof. Estas afable invitataj ĉiuj religiecaj humanistoj kaj, precipe, esperantistoj interesiĝantaj pri la universala neŭtrala religi-etiko en la universala neŭtrala lingvo aliĝi al la rondo pri kiu tiom revis nia kara L. L. Zamenhof. Ĉiuj aliĝontoj estos senpage reprezentitaj en Hilelista Jarlibro 2004, nun preparata. Ne estas deviga membrokotizo en Hilelista Rondo. La aliĝilo estas trovebla en la interreta paĝaro de la rondo . __________________________________________________________________________ 7. INTERNACIA ARTA E-FESTIVALO "VELURA SEZONO-2004" La 11-19-an de septembro, post multjara interrompo, en Jalto (Krimeo, Ukrainio) reaperos la fama E-a arta festivalo "Velura Sezono". La festivalo okazos dum tempo kiun en Jalto oni nomas "velura sezono", kiam la maro estas varma, la suno milda kaj fruktoj abundas. La festivalo estas parto de la agado "Vizaĝe al la ekstera mondo": ĝin partoprenos ankaŭ ne- esperantistaj bardoj kaj okazos diverslingvaj koncertoj ankaŭ por la urbanoj, ripozantoj kaj eksterlandanoj, kiuj tiutempe abundos en Jalto. Ĉiuj E-aj artistoj kaj art-amantoj estas elkore invitataj! +38-0654-231651 (Jefim ZAJDMAN),: , . __________________________________________________________________________ 8. DOLCHAMAR SUR SCENEJO DE LA ĈEFA FINNA ETNOFESTIVALO Faces-festivalo ("Vizaĝoj"), kiu okazas regule fine de julio aŭ komence de aŭgusto en Karjaa/Billnas, estas momente la plej grava etnomuzika festivalo en Finnlando--kaj la E-a bando Dolchamar surscenejiĝos en Faces, eĉ ĉeftage, sabate la 31-an de julio! Estas la unua fojo ke plene Esperanta bando ludos en ajna finna muzikfestivalo ne-esperanta. Pri la festivalo kaj la programo: , Biletoj: Dolchamar: __________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com