Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 140 (3 junio 2004)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>;
___________________________________________________________________________

1. FERMO DE ESPERANTOMOBILO
2. ANKORAŬ EBLAS KANDIDATIĜI!
3. LANDAJ SEKCIOJ! ĈU VI JAM ANONCIS VIAJN A-KOMITATANOJN?
4. C-KOMITATANOJ ELEKTOTAJ
5. ĈU VI HAVAS PROPONOJN POR LA KOMITATO?
6. SUKCESE FONDIĜIS AŬTENTIKE ZAMENHOFECA HILELISTA RONDO
7. INTERNACIA ARTA E-FESTIVALO "VELURA SEZONO-2004"
8. DOLCHAMAR SUR SCENEJO DE LA ĈEFA FINNA ETNOFESTIVALO
____________________________________________________________________________

1. FERMO DE ESPERANTOMOBILO

La 28-an de majo, 2004, Chuck SMITH rezignis de Esperantomobilo ĉar li 
planas eventuale starigi E-centron en Bostono kiel parton de la ĉeno de 
komercaj E-centroj kiuj komenciĝas en la mondo. Jen parto de lia privata 
rezigna letero: "La revo estis bela, la laboro estis profesia, sed tamen la
mono mankis. Mi ĝojas ke mi iniciatis la projekton, ĉar alikaze mi tute ne
scius kiel ĝi rezultintus. Mi ĉiam diras ke pli bonas provi fari kaj 
malsukcesi ol nenion fari". Oni povas legi la tutan historion ĉe 
<www.tejo.org/usej/Historio_De_Esperantomobilo>. 
___________________________________________________________________________

2. ANKORAŬ EBLAS KANDIDATIĜI! 

Restas 11 tagoj por anonci vin kandidato por B-komitataneco en la 
TEJO-komitato! Ne maltrafu la okazon partopreni la demokratian funkciadon
de VIA organizaĵo! Kondiĉoj troveblas en TEJO Tutmonde 2003:4/2004:1 aŭ 
kontaktu la TEJO-oficejon <oficejo@tejo.org>. Kandidatiĝoj devas alveni
antaŭ la 15-a de junio! <aleks@tejo.org>.
_____________________________________________________________________________

3. LANDAJ SEKCIOJ! ĈU VI JAM ANONCIS VIAJN A-KOMITATANOJN?

La jenaj LS-oj de TEJO ankoraŭ ne anoncis siajn komitatanojn A: Argentejo
(Argentino), JOTE (Togolando), BEJO (Brazilo), HEJS (Hispanio), JELI 
(Israelo), JES (Svisio), KEJ (Katalunio). Bv. anonci viajn reprezentantojn
al la Ĝenerala Sekretario TUJ! <aleks@tejo.org>.
___________________________________________________________________________

4. C-KOMITATANOJ ELEKTOTAJ

Venontmonate, dum la 60-a IJK, la TEJO-komitato elektos komitatanojn C 
(komitatanoj elektitaj de komitatanoj A kaj B). Nun kandidatoj estas 
serĉataj. Por pli da informoj kontaktu la Ĝeneralan Sekretarion, Aleks
KADAR <aleks@tejo.org>.
___________________________________________________________________________

5. ĈU VI HAVAS PROPONOJN POR LA KOMITATO?

Ĉu vi, TEJO-membro, havas proponon aŭ diskutindaĵon por la Komitato de
TEJO? Jen via okazo aldoni al la tagordo de la venonta komitatkunsido! 
Sendu viajn proponojn, plendojn aŭ diskutindaĵojn al la Ĝenerala 
Sekretario <aleks@tejo.org>
_______________________________________________________________________

6. SUKCESE FONDIĜIS AŬTENTIKE ZAMENHOFECA HILELISTA RONDO

Sukcese fondiĝis Hilelista Rondo refondita laŭ la aŭtentika religi-
etika principaro proponita de L. L. Zamenhof. Estas afable invitataj 
ĉiuj religiecaj humanistoj kaj, precipe, esperantistoj interesiĝantaj
pri la universala neŭtrala religi-etiko en la universala neŭtrala
lingvo aliĝi al la rondo pri kiu tiom revis nia kara L. L. Zamenhof.
Ĉiuj aliĝontoj estos senpage reprezentitaj en Hilelista Jarlibro 2004,
nun preparata. Ne estas deviga membrokotizo en Hilelista Rondo. La
aliĝilo estas trovebla en la interreta paĝaro de la rondo 
<www.geocities.com/hilelistujo>. 
__________________________________________________________________________

7. INTERNACIA ARTA E-FESTIVALO "VELURA SEZONO-2004"

La 11-19-an de septembro, post multjara interrompo, en Jalto (Krimeo, 
Ukrainio) reaperos la fama E-a arta festivalo "Velura Sezono". La festivalo
okazos dum tempo kiun en Jalto oni nomas "velura sezono", kiam la maro 
estas varma, la suno  milda kaj fruktoj abundas. La festivalo  estas parto
de la agado "Vizaĝe al la ekstera mondo": ĝin partoprenos ankaŭ ne-
esperantistaj bardoj kaj okazos diverslingvaj koncertoj ankaŭ por la
urbanoj, ripozantoj kaj eksterlandanoj, kiuj tiutempe abundos en Jalto.
Ĉiuj E-aj artistoj kaj art-amantoj estas elkore invitataj! +38-0654-231651
(Jefim ZAJDMAN),:  <espero@yalta.crimea.ua>, <tero@yalta.us>.
__________________________________________________________________________

8. DOLCHAMAR SUR SCENEJO DE LA ĈEFA FINNA ETNOFESTIVALO 

Faces-festivalo ("Vizaĝoj"), kiu okazas regule fine de julio aŭ komence
de aŭgusto en Karjaa/Billnas, estas momente la plej grava etnomuzika
festivalo en Finnlando--kaj la E-a bando Dolchamar surscenejiĝos en Faces,
eĉ ĉeftage, sabate la 31-an de julio! Estas la unua fojo ke plene
Esperanta bando ludos en ajna finna muzikfestivalo ne-esperanta. Pri la
festivalo kaj la programo: <www.faces.fi>, Biletoj:
<www.ticketservicefinland.fi> Dolchamar: <www.nettie.fi/dolchamar> 
__________________________________________________________________________
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>;.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>;
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS, Joel AMIS.
 Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon