Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 139 (27 majo 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. INTERNACIA ARTA E-FESTIVALO "VELURA SEZONO-2004" 2. EN IJK-EJO SUFIĈOS LOKO POR ĈIUJ! 3. PREMIO MELINDA 4. DOLCHAMAR SUR SCENEJO DE LA ĈEFA FINNA ETNOFESTIVALO 5. DOLCHAMARA SOMERO 6. ARTISTA DATENBAZO KONSTRUATA ____________________________________________________________________________ 1. INTERNACIA ARTA E-FESTIVALO "VELURA SEZONO-2004" La 11-19-an de septembro, post multjara interrompo, en Jalto (Krimeo, Ukrainio) reaperos la fama E-a arta festivalo "Velura Sezono". La festivalo okazos dum tempo kiun en Jalto oni nomas "velura sezono", kiam la maro estas varma, la suno milda kaj fruktoj abundas. La festivalo estas parto de la agado "Vizaĝe al la ekstera mondo": ĝin partoprenos ankaŭ ne esperantistoj-bardoj kaj okazos diverslingvaj koncertoj ankaŭ por la urbanoj, ripozantoj kaj eksterlandanoj, kiuj tiutempe abundos en Jalto. Ĉiuj E-aj artistoj kaj art-amantoj estas elkore invitataj! +38-0654-231651 (Jefim ZAJDMAN),: , ___________________________________________________________________________ 2. EN IJK-EJO SUFIĈOS LOKO POR ĈIUJ! La lasta preparseminario por la 60-a IJK (10-17-a de julio 2004) finiĝis la 3-an de majo en "Berjozka", la estonta IJKejo apud la mezgranda rusia urbo Kovrov. Partoprenantoj kontrolis la staton de ĉiuj ejoj kaj finkompilis la programon. Junulara ripozejo "Berjozka" havas grandan terenon, ĉirkaŭatan de arbaroj kaj kampoj, ĉe la rivero Kljazma. En la ejo estas loĝeblecoj por proksimume 500-600 personoj, do ankoraŭ restas preskaŭ 300 lokoj por aliĝi al IJK: _____________________________________________________________________________ 3. PREMIO MELINDA Memore al la juna esperantistino SZEKERES Melinda, forpasinta en 2001 ŝiaj gepatroj kaj Fondaĵo Esperanto fondis premion por helpi al malriĉaj sed fervoraj junaj esperantistoj partopreni senpage IJS-n. Por gajni la premion oni devas konkursi. Detalojn vidu baldaŭ en la hejmpaĝo de IJS, aŭ demandu ret- aŭ paperpoŝte. Hungara Esperanto-Junularo, hej@eszperanto.hu ('sz' en la adreso!) Poŝta adreso: HU-1675 Budapest, Pf. 87., Telefono/fakso: 1-2828885 ___________________________________________________________________________ 4. DOLCHAMAR SUR SCENEJO DE LA ĈEFA FINNA ETNOFESTIVALO Faces-festivalo ("Vizaĝoj"), kiu okazas regule fine de julio aŭ komence de aŭgusto en Karjaa/Billnas, estas momente la plej grava etnomuzika festivalo en Finnlando--kaj la E-a bando Dolchamar surscenejiĝos en Faces, eĉ ĉeftage, sabate la 31-an de julio! Estas la unua fojo ke plene Esperanta bando ludos en ajna finna muzikfestivalo ne-esperanta. Pri la festivalo kaj la programo: , Biletoj: Dolchamar: ___________________________________________________________________________ 5. DOLCHAMARA SOMERO Dolchamar ludos ĉi-somere ne nur en Faces-festivalo, sed jam la antaŭan semajnfinon (24-an de julio) en alia rokfestivalo Melu 2004 ("Bruo 2004") en Kirkkonummi/Masala. Ankaŭ Kirkkonummi estas tre proksime al Helsinko. (Ludtempo konfirmota poste). ___________________________________________________________________________ 6. ARTISTA DATENBAZO KONSTRUATA Kadre de la aktivula trejnado de TEJO, Eurokka kaj TEJO prezentas al vi artistan datenbazon. Ĝia celo interalie estas helpi al aktivuloj organizi kulturajn programerojn dum Esperanto-renkontiĝoj kaj aranĝoj. La paĝaro estas nun konstruata sed la kerno de ĝi, la reta datenbazo de esperantistaj muzikistoj jam pretas. Vi trovos la paĝaron kun la datenbazo ĉe Se vi estas artisto, bv. enskribiĝi en la datenbazo. Dezirantoj kunlabori pri ĝi (kaj teknike kaj enhave) aŭ prikomenti ĝin, bv. skribi al . __________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com