| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________
T E J O - A K T U A L E N-ro 139 (27 majo 2004)
___________________________________________________________________________
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________
1. INTERNACIA ARTA E-FESTIVALO "VELURA SEZONO-2004"
2. EN IJK-EJO SUFIĈOS LOKO POR ĈIUJ!
3. PREMIO MELINDA
4. DOLCHAMAR SUR SCENEJO DE LA ĈEFA FINNA ETNOFESTIVALO
5. DOLCHAMARA SOMERO
6. ARTISTA DATENBAZO KONSTRUATA
____________________________________________________________________________
1. INTERNACIA ARTA E-FESTIVALO "VELURA SEZONO-2004"
La 11-19-an de septembro, post multjara interrompo, en Jalto (Krimeo,
Ukrainio) reaperos la fama E-a arta festivalo "Velura Sezono". La festivalo
okazos dum tempo kiun en Jalto oni nomas "velura sezono", kiam la maro
estas varma, la suno milda kaj fruktoj abundas. La festivalo estas parto
de la agado "Vizaĝe al la ekstera mondo": ĝin partoprenos ankaŭ ne
esperantistoj-bardoj kaj okazos diverslingvaj koncertoj ankaŭ por la
urbanoj, ripozantoj kaj eksterlandanoj, kiuj tiutempe abundos en Jalto.
Ĉiuj E-aj artistoj kaj art-amantoj estas elkore invitataj! +38-0654-231651
(Jefim ZAJDMAN),: <espero@yalta.crimea.ua>, <tero@yalta.us>
___________________________________________________________________________
2. EN IJK-EJO SUFIĈOS LOKO POR ĈIUJ!
La lasta preparseminario por la 60-a IJK (10-17-a de julio 2004)
finiĝis la 3-an de majo en "Berjozka", la estonta IJKejo apud la mezgranda
rusia urbo Kovrov. Partoprenantoj kontrolis la staton de ĉiuj ejoj kaj
finkompilis la programon. Junulara ripozejo "Berjozka" havas grandan
terenon, ĉirkaŭatan de arbaroj kaj kampoj, ĉe la rivero Kljazma. En la
ejo estas loĝeblecoj por proksimume 500-600 personoj, do ankoraŭ restas
preskaŭ 300 lokoj por aliĝi al IJK: <www.tejo.org/ijk/alighilo.php>
_____________________________________________________________________________
3. PREMIO MELINDA
Memore al la juna esperantistino SZEKERES Melinda, forpasinta en 2001
ŝiaj gepatroj kaj Fondaĵo Esperanto fondis premion por helpi al
malriĉaj sed fervoraj junaj esperantistoj partopreni senpage IJS-n. Por
gajni la premion oni devas konkursi. Detalojn vidu baldaŭ en la hejmpaĝo
de IJS, aŭ demandu ret- aŭ paperpoŝte. Hungara Esperanto-Junularo,
hej@eszperanto.hu ('sz' en la adreso!) <http://www.esperanto.hu>
Poŝta adreso: HU-1675 Budapest, Pf. 87., Telefono/fakso: 1-2828885
___________________________________________________________________________
4. DOLCHAMAR SUR SCENEJO DE LA ĈEFA FINNA ETNOFESTIVALO
Faces-festivalo ("Vizaĝoj"), kiu okazas regule fine de julio aŭ komence
de aŭgusto en Karjaa/Billnas, estas momente la plej grava etnomuzika
festivalo en Finnlando--kaj la E-a bando Dolchamar surscenejiĝos en Faces,
eĉ ĉeftage, sabate la 31-an de julio! Estas la unua fojo ke plene
Esperanta bando ludos en ajna finna muzikfestivalo ne-esperanta. Pri la
festivalo kaj la programo: <www.faces.fi>, Biletoj:
<www.ticketservicefinland.fi> Dolchamar: <www.nettie.fi/dolchamar>
___________________________________________________________________________
5. DOLCHAMARA SOMERO
Dolchamar ludos ĉi-somere ne nur en Faces-festivalo, sed jam
la antaŭan semajnfinon (24-an de julio) en alia rokfestivalo Melu
2004 ("Bruo 2004") en Kirkkonummi/Masala. Ankaŭ Kirkkonummi estas tre
proksime al Helsinko. (Ludtempo konfirmota poste).
___________________________________________________________________________
6. ARTISTA DATENBAZO KONSTRUATA
Kadre de la aktivula trejnado de TEJO, Eurokka kaj TEJO prezentas al
vi artistan datenbazon. Ĝia celo interalie estas helpi al aktivuloj
organizi kulturajn programerojn dum Esperanto-renkontiĝoj kaj aranĝoj.
La paĝaro estas nun konstruata sed la kerno de ĝi, la reta datenbazo de
esperantistaj muzikistoj jam pretas. Vi trovos la paĝaron kun la datenbazo
ĉe <http://artista.ikso.net/> Se vi estas artisto, bv. enskribiĝi en la
datenbazo. Dezirantoj kunlabori pri ĝi (kaj teknike kaj enhave) aŭ
prikomenti ĝin, bv. skribi al <artistadb@ikso.net>.
__________________________________________________________________________
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij GAUS, Joel AMIS.
Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |