Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 138 (22 aprilo 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. ILEI-SEMINARIO DUM LA IJK 2. JUNULARA PROGRAMO POST LA MALFERMA TAGO!!! 3. NEJ VIN INVITAS AL PRITEMPA RENKONTIĜO 2004! 4. FESTU KULTUROJN EN UKRAINIO 5. TEJO TUTMONDE BEZONAS VIAJN KONTRIBUOJN! 6. VIA MEMBRECO GRAVAS POR TEJO! 7. NE PROSKRASTU ALIĜI AL LA 60-A IJK! ___________________________________________________________________________ 1. ILEI-SEMINARIO DUM LA IJK ILEI kadre de la projekto "Flugiloj de Malfacila Vento" okazigos dum la IJK en Rusio seminarion por instruistoj kaj instruemuloj. Spertaj instruistoj rakontos pri siaj metodikoj, estos ankaŭ praktiko de instruado. Aktivaj partoprenantoj ricevos rekompencon por partopreno en la tuta IJK. Nepre legu pli pri la seminario: Demandu kaj aliĝu per: ___________________________________________________________________________ 2. JUNULARA PROGRAMO POST LA MALFERMA TAGO!!! Sabaton, la 24-an de aprilo, post la Malferma Tago de UEA, NEJ invitas vin veni por malmultkosta kunmanĝado en ĉina restoracio kaj poste por komuna vizito al privata bierfarejo en Delfshaven!! Kolektiĝu je la 17:00 ĉe la enirejo de la Centra Oficejo de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdam). Por pliaj detaloj kontaku Robert von dem BORNE ___________________________________________________________________________ 3. NEJ VIN INVITAS AL PRITEMPA RENKONTIĜO 2004! La Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) ĝojplene invitas kaj bonvenigas vin al sia Printempa Renkontiĝo 2004!! La PR 2004 okazos dum la ĉielira semajnfino de 19-05-04 ĝis 23-05-04 en s-Gravenzande (pron: sĥravezande) en la provinco Zuid-Holland (Suda Holando) en la mez-okcidenta parto de Nederlando. Plenaj informoj je ___________________________________________________________________________ 4. FESTU KULTUROJN EN UKRAINIO Festivalo de kulturoj REJo-3 2-8.07.2004--junulara renkontiĝo por ĉiuj, kiuj sentas sin juna . Aliĝu ĝis la fino de majo kun rabato! ___________________________________________________________________________ 5. TEJO TUTMONDE BEZONAS VIAJN KONTRIBUOJN! La redaktoro nun serĉas artikolojn por numero 2004:3 de TT. Vi povas sendi raportojn pri junulara E-agado en via lando/regiono, anoncojn pri okazontaj junularaj E-eventoj, opini-artikolojn pri la junulara E-movado ĝenerale aŭ TEJO specife, k.s. Se ĝi rilatas al junulara Esperanto-agado kaj estas interesa por internacia publiko, nepre informu nin! Ekster-eŭropaj novaĵoj estas aparte bonvenaj. Sendu kontribuojn rete (per normala mesaĝo aŭ kiel WORD-dosiero) aŭ paperpoŝte. Fotojn/bildojn sendu kiel JPEG (bv. sendi ilustran materialon kun via artikolo se eble!). Limdato: 15-a de majo. Materialojn sendu al ; TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. ___________________________________________________________________________ 6. VIA MEMBRECO GRAVAS POR TEJO! Se vi ankoraŭ ne re-aliĝis al TEJO por 2004, bv. fari baldaŭ por ke via ricevado de Kontakto kaj aliaj TEJO-eldonaĵoj ne estu prokrastita. Ankaŭ memoru ke via membreco en TEJO inkluzivas membrecon en UEA (kaj sekve voĉdonrajton)--kaj ĉi-somere okazos balotado kaj por la TEJO-Komitato kaj por la UEA-Komitato (kiu ja estos tre interesa balotado!). Ankaŭ memoru ke via TEJO-membreco donas al vi rabaton de la IJK-kotizo (ĉu vi jam aliĝis?). Retaj informoj kaj aliĝilo haveblas je ; __________________________________________________________________________ 7. NE PROSKRASTU ALIĜI AL LA 60-A IJK! Ĉu vi jam aliĝis al la 60-a IJK okazonta en Kovrov, Rusio? Konsideru la eblecon partopreni ankaŭ unu el la du antaŭkongresoj(en Sankt-Peterburgo kaj Moskvo). Aliĝu ankaŭ vi al la jam pli ol 225 ĝisnunaj aliĝintoj! Aliĝu je __________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com