| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 137 (15 aprilo 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org> ___________________________________________________________________________ 1. IJK 2005 EN POLLANDO!!! 2. MALFERMA TAGO EN LA CENTRA OFICEJO 3. SEMINARIO EN SARAJEVO 4. NEJ VIN INVITAS AL PRITEMPA RENKONTIĜO 2004! 5. HELA ARANĜO EN POLLANDO 6. NE NEGLEKTU RE-ALIĜI AL TEJO! 7. NE PROSKRASTU ALIĜI AL LA 60-A IJK! ___________________________________________________________________________ 1. IJK 2005 EN POLLANDO!!! En sia lasta ret-estrarkunsido la TEJO-estraro decidis akcepti la proponon de la polaj junaj esperantistoj inviti la IJK-on al Pollando en 2005. Unue, gratulon al niaj junaj polaj gesamideanoj! Kaj al ĉiuj ceteraj: jam ekplanu por somero 2005--vi povos facile partopreni la UK-on en Litvoio kaj poste iri al apuda Pollando por IJK! ___________________________________________________________________________ 2. MALFERMA TAGO EN LA CENTRA OFICEJO UEA kore invitas vin ĉiujn viziti la sidejon de UEA (ĉe Nieuwe Binnenweg 176)en Roterdamo sabaton la 24-an de aprilo (inter la 10:00 kaj 17:00) por la printempa MALFERMA TAGO. Oficialaj prelgantoj estos Istvan ERTL kaj Zofia BANET-FORNALOWA. Vi havos la okazon renkonti ankaŭ TEJO-volontulon Joel AMIS kaj Ĝeneralan Sekretarion de TEJO Aleks KADAR. Kiel kutime vizitantoj ĝuos 10%-an rabaton en la libroservo kaj senpagajn kafon kaj teon. Apartaj programeroj por gejunuloj estas planataj. ___________________________________________________________________________ 3. SEMINARIO EN SARAJEVO En Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino, de la 22-a ĝis la 28-a de marto okazis seminario de Esperanto@Interreto. Tridek naŭ partoprenantoj, el 16 landoj, partoprenis la seminarion, kiu temis pri interkultura lernado, projekt-mastrumado, kaj instruado de Esperanto. Je la fino de la semajno diversaj laborgrupoj kiuj formiĝis dum la semajno prezentis siajn projektojn, kaj la partoprenantoj jam ekplanis estontajn projektojn. (informis Erin Piateski) ___________________________________________________________________________ 4. NEJ VIN INVITAS AL PRITEMPA RENKONTIĜO 2004! La Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) ĝojplene invitas kaj bonvenigas vin al sia Printempa Renkontiĝo 2004!! La PR 2004 okazos dum la ĉielira semajnfino de 19-05-04 ĝis 23-05-04 en s-Gravenzande (pron: sĥravezande) en la provinco Zuid-Holland (Suda Holando) en la mez-okcidenta parto de Nederlando. Plenaj informoj je <www.esperanto-jongeren.nl/pr2004> ___________________________________________________________________________ 5. HELA ARANĜO EN POLLANDO PEJ kaj Varsovia Vento kore invitas vin al HELA (Humura Esperantista Libera Aranĝo--okazonta inter la 30-a de aprilo kaj 4-a de majo en urbeto Hel kaj sur duoninsulo Hel en norda POLLANDO). Plenaj informoj je <http://republika.pl/viavento>, aliĝilo je <http://rainbow.mimuw.edu.pl/~ts181294/hela/> ___________________________________________________________________________ 6. NE NEGLEKTU RE-ALIĜI AL TEJO! Se vi ankoraŭ ne re-aliĝis al TEJO por 2004, bv. fari baldaŭ por ke via ricevado de Kontakto kaj aliaj TEJO-eldonaĵoj ne estu prokrastita. Ankaŭ memoru ke via membreco en TEJO inkluzivas membrecon en UEA (kaj sekve voĉdonrajton)--kaj ĉi-somere okazos balotado kaj por la TEJO-Komitato kaj por la UEA-Komitato (kiu ja estos tre interesa balotado!). Ankaŭ memoru ke via TEJO-membreco donas al vi rabaton de la IJK-kotizo (ĉu vi jam aliĝis?). Retaj informoj kaj aliĝilo haveblas je <www.uea.org>; <oficejo@tejo.org> __________________________________________________________________________ 7. NE PROSKRASTU ALIĜI AL LA 60-A IJK! Ĉu vi jam aliĝis al la 60-a IJK okazonta en Kovrov, Rusio? Konsideru la eblecon partopreni ankaŭ unu el la du antaŭkongresoj(en Sankt-Peterburgo kaj Moskvo). Se vi bezonas invitleteron, NEPRE aliĝu antaŭ la 1-A DE MAJO! Aliĝu ankaŭ vi al la jam pli ol 200 ĝisnunaj aliĝintoj! Aliĝu je <www.tejo.org/ijk> __________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>. La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>. La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo> Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Chuck SMITH, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |