Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 136 (7 aprilo 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. BULLER REPRENAS LA DIREKTORAN SEĜON 2. MATERIALOJ POR TEJO TUTMONDE URĜE BEZONATAJ! 3. RABATOJ EN LA RETA KATALOGO 4. DONACU POR 'ADORU' 5. ESPERANTUMU EN KRIMEO 6. ĈU VI JAM REKOTIZIS? 7. KOVROV VIN ATENDAS! 8. VIA KONTRIBUO POVUS ESTI ĈI TIE ___________________________________________________________________________ 1. BULLER REPRENAS LA DIREKTORAN SEĜON Post pli ol dujara foresto, ekde la 1-a de aprilo 2004 Osmo BULLER estas denove Ĝenerala Direktoro de UEA. Unue dankon al nun eksa Ĝenerala Direktoro Trevor STEELE kaj bondezirojn al li kaj lia edzino Katja en iliaj novaj aventuroj! Kaj varman bonvenon ni deziras al Osmo--ni antaŭĝuas bonan kaj fruktodonan kunlaboron! ___________________________________________________________________________ 2. MATERIALOJ POR TEJO TUTMONDE URĜE BEZONATAJ! Tre baldaŭ numero 2004:2 de TT estos redaktata. Mi urĝe bezonas viajn kontribuojn ĉiuspecajn. Vi povas sendi raportojn pri junulara E-agado en via lando/regiono, anoncojn pri okazontaj junularaj E-eventoj, opini- artikolojn pri la junulara E-movado ĝenerale aŭ TEJO specife, k.s. Se ĝi rilatas al junulara Esperanto-agado kaj estas interesa por internacia publiko, nepre informu nin! Ekster-eŭropaj novaĵoj estas aparte bonvenaj. Sendu kontribuojn rete (per normala mesaĝo aŭ kiel WORD-dosiero) aŭ paperpoŝte. Fotojn/bildojn sendu kiel JPEG (bv. sendi ilustran materialon kun via artikolo se eble!). Limdato: TUJ-TUJ! Materialojn sendu al ; TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. ___________________________________________________________________________ 3. RABATOJ EN LA RETA KATALOGO Dum tuta aprilo por ĉiuj kasedoj vendataj pere de la reta Katalogo de UEA (http://katalogo.uea.org) estos donata 10%-a rabato. Entute la Katalogo ofertas 92 titolojn de kasedoj--de 'Aerlumo' ĝis 'Vulkano'. ___________________________________________________________________________ 4. DONACU POR 'ADORU' La familio de la forpasinta Pastoro Adolf BURKHARDT (BURKHARDT estis long-jara prezidanto de KELI, ĉefkunlaboranto de ADORU kaj direktoro de Germana Esperanto-Biblioteko, krome honora membro de GEA kaj UEA) petas, ke anstataŭ bukedoj kaj flor-kronoj oni faru donacon por lia vivo-verko, la ekumena di-serva libro ADORU. La donacoj iru al la konto de Pastro Bernhard EICHKORN n-ro 21193704 ce Postbank Stuttgart (BLZ 60010070). Pastro Bernhard EICHKORN, Romäusring 20, DE-78050 Villingen, Germanio. E-mail: ___________________________________________________________________________ 5. ESPERANTUMU EN KRIMEO Aroma Jalto: lingva E-festivalo de la 1-a ĝis la 9-a de majo 2004 en Jalto, Krimeo (Ukrainio). Spertu la belecon de Krimeo en agrabla, amikeca Esperanta etoso. Por pliaj detaloj vidu aŭ skribu al Volodimir HORDIJENKO je ___________________________________________________________________________ 6. ĈU VI ANKORAŬ NE REKOTIZIS? Se vi ankoraŭ ne re-aliĝis al TEJO por 2004, bv. fari baldaŭ por ke via ricevado de Kontakto kaj aliaj TEJO-eldonaĵoj ne estu prokrastita. Ankaŭ memoru ke via membreco en TEJO inkluzivas membrecon en UEA (kaj sekve voĉdonrajton)--kaj ĉi-somere okazos balotado kaj por la TEJO-Komitato kaj por la UEA-Komitato (kiu ja estos tre interesa balotado!). Ankaŭ memoru ke via TEJO-membreco donas al vi rabaton de la IJK-kotizo (ĉu vi jam aliĝis?). Retaj informoj kaj aliĝilo haveblas ĉe ; __________________________________________________________________________ 7. KOVROV VIN ATENDAS! Ĉu vi jam aliĝis al la 60-a IJK okazonta en Kovrov, Rusio? Ne prokrastu ĉar oni(eksterlandanoj) devas lasi sufiĉan tempon por akiri vizon. Konsideru la eblecon partopreni ankaŭ unu el la du antaŭkongresoj (en Sankt-Peterburgo kaj Moskvo). Aliĝu ankaŭ vi al la jam pli ol 180 ĝisnunaj aliĝintoj! Aliĝu ĉe __________________________________________________________________________ 8.VIA KONTRIBUO POVUS ESTI ĈI TIE Ĉu vi malkontentas ke ofte ripetiĝas anoncoj en TA? Kiu kulpas? ... VI, la LEGANTOJ! TA povas esti nur tiel bona kiel viaj kontribuoj. Sendu raportojn pri agado en via regiono, okazontaj eventoj, k.s. Necesas nur konciza unu-alinea teksteto. La redakcio atendas viajn kontribuojn! TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Chuck SMITH, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com