Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 135 (30 marto 2004)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>;
___________________________________________________________________________

1. MATERIALOJ POR TEJO TUTMONDE URĜE BEZONATAJ!
2. KONTAKTO PRI LUDOJ
3. AL ĈIUJ AMANTOJ DE VARMO KAJ SUNO
4. JAM PLI OL DUMIL SUBSKRIBOJ POR EDE
5. AROMA JALTO 2004
6. ĈU VI JAM REKOTIZIS? 
___________________________________________________________________________

1. MATERIALOJ POR TEJO TUTMONDE URĜE BEZONATAJ!

Tre baldaŭ numero 2004:2 de TT estos redaktata.  Mi urĝe bezonas viajn
kontribuojn ĉiuspecajn. Vi povas sendi raportojn pri junulara E-agado en
via lando/regiono, anoncojn pri okazontaj junularaj E-eventoj, opini-
artikolojn pri la junulara E-movado ĝenerale aŭ TEJO specife, k.s.  Se
ĝi rilatas al junulara Esperanto-agado kaj estas interesa por internacia
publiko, nepre informu nin! Ekster-eŭropaj novaĵoj estas aparte bonvenaj. 
Sendu kontribuojn rete (per normala mesaĝo aŭ kiel WORD-dosiero) aŭ 
paperpoŝte. Fotojn/bildojn sendu kiel JPEG (bv. sendi ilustran materialon
kun via artikolo se eble!). Limdato: 7-a de aprilo. Materialojn
sendu al <oficejo@tejo.org>; TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam,
Nederlando.
___________________________________________________________________________

2. KONTAKTO PRI LUDOJ

La kvara numero de Kontakto (2004:4) temos pri ludoj (historio de diversaj 
ludoj--ekzemple, ŝakoj, modernaj ludoj, interkulturaj ludoj, ktp.  
Limdato: la 5-a de junio.  Sendu kontribuojn al: <kontakto@tejo.org> aŭ 
poŝte al: Ĵenja ZVEREVA, UA-01030, Kiev-30, p/k 89,Ukrainio.
___________________________________________________________________________

3. AL ĈIUJ AMANTOJ DE VARMO KAJ SUNO

La Esperanto-klubanoj de Niĵnij Novgorod tre ŝatas organizi somerajn 
tendarojn; julio estas la plej bona monato dum la rusia somero; se vi 
vizitos IJK-n, ni supozas ke vi ne volos tuj reiri hejmen; la IJK-ejo tre 
proksimas al Niĵnij Novgorod; ni konsilas al vi ne plani ion ajn por la 
periodo de la 17-a ĝis la 25-a de Julio ; manĝaĵo kuirita sur lignofajro 
ege bongustas; somero estas la plej bona tempo kontakti sunon, aeron kaj 
akvon senveste; ni tre ŝatas donaci kaj havas bonegan sponsoron - INOE
(Internacia Naturista Organizo Esperantista); la tendaro ne estos senpaga, 
sed ankaŭ ne estos tro altpeza. Pli da informo vidu je 
http://nesto2004.chat.ru

___________________________________________________________________________

4. JAM PLI OL DUMIL SUBSKRIBOJ POR EDE
 
Por la politika grupo "Eŭropo--Demokratio--Esperanto" oni jam sukcesis 
kolekti pli ol dumil subskribojn por enskribi la unuiĝon sur la 
balotformularojn de la eŭropaj elektoj. Laŭ Bert SCHUMANN, aktivulo de la 
grupo, tial eblas, ke oni atingos la necesajn 4000 subskribojn, 'se nun 
ĉiuj komune streĉas siajn fortojn'. - La Nobel-premiito pri ekonomio, 
profesoro Reinhard SELTEN estas la ĉefkandidato de la unuiĝo en Germanio. 
Legu plu je http://www.esperantoland.de/eo/plu.php?msgid=549 kie estas 
ankaŭ ligo al la retpaĝoj de EDE. 

___________________________________________________________________________

5. AROMA JALTO 2004

Lingva E-festivalo de la 1-a ĝis la 9-a de majo 2004 en Jalto, Krimeo 
(Ukrainio). Spertu la belecon de Krimeo en agrabla, amikeca Esperanta etoso.

Por pliaj detaloj vidu <www.aromajalta.by.ru/> aŭ skribu al Volodimir 
HORDIJENKO je <volodimir_h@ukr.net>
___________________________________________________________________________

6. ĈU VI JAM REKOTIZIS?

Se vi ankoraŭ ne re-aliĝis al TEJO por 2004, bv. fari baldaŭ por ke via
ricevado de Kontakto kaj aliaj TEJO-eldonaĵoj ne estu prokrastita.  Ankaŭ
memoru ke via membreco en TEJO inkluzivas membrecon en UEA (kaj sekve 
voĉdonrajton)--kaj ĉisomere okazos balotado kaj por la TEJO-Komitato kaj 
por la UEA-Komitato (kiu ja estos tre interesa balotado!). Ankaŭ 
memoru ke via TEJO-membreco donas al vi rabaton de la IJK-kotizo (ĉu vi 
jam aliĝis?). Retaj informoj kaj aliĝilo haveblas ĉe <www.uea.org>;
<oficejo@tejo.org>
__________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>;.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>;
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS, Giuseppe CASTELLI, Chuck SMITH, Joel AMIS.
 Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon