| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 134 (24 marto 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org> ___________________________________________________________________________ 1. KONTAKTO PRI DISKRIMINACIO 2. NOVA REDAKCIO DE TEJO TUTMONDE 3. MATERIALOJ POR TEJO TUTMONDE SERĈATAJ 4. AROMA JALTO 2004 5. ALIĜU AL IJK-60! 6. NOVA RETA KATALOGO DE UEA LANĈITA 7. ĈU VI JAM REKOTIZIS? ___________________________________________________________________________ 1. KONTAKTO PRI DISKRIMINACIO La tria numero (2004) de Kontakto temos pri diskriminacio--ĉu rasa, seksa, religia, seks-orientiĝa/seks-prefera, kaj aliaj specoj de diskriminacio. Ĉu ekzistas diskriminacio en via lando? Ĉu vi mem spertis diskriminacion? Sciigu tion al la mondo! Limdato: la 1-a de majo. Sendu kontribuojn al: <kontakto@tejo.org> aŭ poŝte al: Ĵenja ZVEREVA, UA-01030, Kiev-30, p/k 89,Ukrainio. ___________________________________________________________________________ 2. NOVA REDAKCIO DE TEJO TUTMONDE TEJO Tutmonde nun havas novan redaktan teamon--Redaktoro: Joel AMIS (Usono/ Nederlando), Vic-redaktorino (kompostado) Ĵenja ZVEREVA (Ukrainio). Jam la kombinnumero (2003:4/2004:1) survojas al la presejo kaj do postnelonge troviĝos en la manoj de la membroj. Via AKTIVA kunlaboro estas bonvenega kaj ja atendata! ___________________________________________________________________________ 3. MATERIALOJ POR TEJO TUTMONDE SERĈATAJ Tre baldaŭ numero 2004:2 de TT estos redaktata. Mi urĝe bezonas viajn kontribuojn ĉiuspecajn. Vi povas sendi raportojn pri junulara E-agado en via lando/regiono, anoncojn pri okazontaj junularaj E-eventoj, opini- artikolojn pri la junulara E-movado ĝenerale aŭ TEJO specife, k.s. Se ĝi rilatas al junulara Esperanto-agado kaj estas interesa por internacia publiko, nepre informu nin! Ekster-eŭropaj novaĵoj estas aparte bonvenaj. Sendu kontribuojn rete (per normala mesaĝo aŭ kiel WORD-dosiero) aŭ paperpoŝte. Fotojn/bildojn sendu kiel JPEG (bv. sendi ilustran materialon kun via artikolo se eble!). Limdato: KIEL EBLE PLEJ BALDAŬ. Materialojn sendu al <oficejo@tejo.org>; TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. ___________________________________________________________________________ 4. AROMA JALTO 2004 Lingva E-festivalo de la 1-a ĝis la 9-a de majo 2004 en Jalto, Krimeo (Ukrainio). Spertu la belecon de Krimeo en agrabla, amikeca Esperanta etoso. Por pliaj detaloj vidu <www.aromajalta.by.ru/> aŭ skribu al Volodimir HORDIJENKO je <volodimir_h@ukr.net> ___________________________________________________________________________ 5. ALIĜU AL IJK-60! Ĉu vi jam aliĝis al la 60-a IJK okazonta en Kovrov, Rusio? Ne prokrastu ĉar oni(eksterlandanoj) devas lasi sufiĉan tempon por akiri vizon. Konsideru la eblecon partopreni ankaŭ unu el la du antaŭkongresoj (en Sankt-Peterburgo kaj Moskvo). Aliĝu ankaŭ vi al la jam pli ol 180 ĝisnunaj aliĝintoj! Aliĝu ĉe <www.tejo.org/ijk> ___________________________________________________________________________ 6. NOVA RETA KATALOGO DE UEA LANĈITA Aktualaj, detalaj kaj oportune serĉeblaj informoj pri la varoj en la Libroservo de UEA nun estas troveblaj en la nova reta katalogo de UEA--<http://katalogo.uea.org> __________________________________________________________________________ 7. ĈU VI JAM REKOTIZIS? Se vi ankoraŭ ne re-aliĝis al TEJO por 2004, bv. fari baldaŭ por ke via ricevado de Kontakto kaj TEJO Tutmonde ne ĉesu. Memoru ke via membreco en TEJO inkluzivas membrecon ankaŭ en UEA (kaj sekve voĉdonrajton)--kaj ĉisomere okazos balotado kaj por la TEJO-Komitato kaj por la UEA-Komitato (kiu ja estos tre interesa balotado!). Krome, memoru ke via TEJO-membreco donas al vi rabaton de la IJK-kotizo. Retaj informoj kaj aliĝilo haveblas ĉe <www.uea.org>; <oficejo@tejo.org> ___________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>. La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>. La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo> Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Giuseppe CASTELLI, Chuck SMITH, Joel AMIS. Tiun ĉi numeron redaktis Joel AMIS.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |