Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 133 (8 marto 2004)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>;
___________________________________________________________________________

1. SUKCESA TEJO-SEMINARIO EN BRUSELO
2. NE FORGESU RE-MEMBRIĜI EN TEJO
3. NUPTO EN ESPERANTO
4. NATURBELECO KAJ ESPERANTOLERNADO EN MONAĤEJA ETOSO
5. VIN INVITAS LA 12-A XINYANG TEA KULTURA FESTIVALO
6. AKTUALE - NOVA MESAĜA INFORMEJO PRI LA E-MOVADO
___________________________________________________________________________

1. SUKCESA TEJO-SEMINARIO EN BRUSELO 

De la 29-a de februaro ĝis la 7-a de marto 30 junaj esperantistoj 
el 15 landoj kunseminariis en Bruselo pri la temo "Junularaj Ne-registaraj 
organizoj (JNROJ), Iliaj Rolo kaj Ŝancoj en Eŭropo".  La partoprenantoj 
lernis pri la diversaj eŭropaj junularaj strukturoj, rilatoj kun 
ĵurnalistoj, kaj la Eŭropa Unio . . . kaj kompreneble ĉiuj ĝuis tre 
agrablan, varman, amikecan etoson.  Grandan dankon al la organiza teamo: 
Marko Naoki Lins kaj Dafydd ap Fergus (de la Brusela Komunikadcentro), kaj 
Sonja Petroviĉ kaj Katja Ignatjeva (de la TEJO-estraro)! 
___________________________________________________________________________

2. NE FORGESU RE-MEMBRIĜI EN TEJO

Se vi ankoraŭ ne re-aliĝis al TEJO por 2004, bv. fari baldaŭ por ke via
ricevado de Kontakto kaj aliaj TEJO-eldonaĵoj ne estu prokrastita.  Ankaŭ
memoru ke via membreco en TEJO inkluzivas membrecon en UEA (kaj sekve 
voĉdonrajton)--kaj ĉisomere okazos balotado kaj por la TEJO-Komitato kaj 
por la UEA-Komitato (kiu ja estos tre interesa balotado!). Ankaŭ 
memoru ke via TEJO-membreco donas al vi rabaton de la IJK-kotizo (ĉu vi 
jam aliĝis?).  <oficejo@tejo.org>
___________________________________________________________________________

3. NUPTO EN ESPERANTO

Sabate la 6-an de marto geedziĝis en la slovaka urbo Poprad la Ĝenerala 
Direktoro de UEA, Trevor Steele (aŭstraliano), kaj Katarina Bodnarova
(slovakino). La oficiala geedziĝa ceremonio okazis en du lingvoj: la 
slovaka kaj Esperanto. Gratulojn al ili!
___________________________________________________________________________

4. NATURBELECO KAJ ESPERANTOLERNADO EN MONAĤEJA ETOSO

Esperantistoj de ĉiuj lingvoniveloj povas lerni aŭ pliperfektigi sian
lingvokapablon en la bela naturo de orienta Finnlando ĉisomere:
Kursosemajno: 5.-9.7.2004; Loko: Popola Instituto de Valamo, Heinävesi, 
orienta Finnlando; Instruistoj: Atilio Orellana Rojas (Nederlando/Argentino)

kaj Raita Pyhälä [Saliko] (Finnlando). Kursgvidanto: Tiina Oittinen.
Prezoj por la kursosemajno: 203-274 eŭroj depende de tranoktado.
Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) <sekretario@esperanto.fi>
ILEI-sekcio en Finnlando <cantskog@kolumbus.fi>
___________________________________________________________________________

5. VIN INVITAS LA 12-A XINYANG TEA KULTURA FESTIVALO

La Xinyang Tea Kultura Festivalo--la plej grandskala te-festivalo en Ĉinio
--okazos inter 28-30 de aprilo 2004 en Xinyang, Henan-provinco. Kiel en 
pasintaj jaroj Esperanto funkcios kiel pontlingvo en la festivalo. Ni 
sincere invitas interesitojn partopreni la festivalon por komerco, investo, 
prezentado de te-ceremonio kaj te-arto, ĝuado de la  riĉa te-kulturo de 
Ĉinio.  <http://tefloro.533.net/teofestivalo.htm>; aŭ 
<teofestivalo@peoplemail.com.cn>.
___________________________________________________________________________

6. AKTUALE - NOVA MESAĜA INFORMEJO PRI LA E-MOVADO

La 4-an de marto la ĉina E-retejo Tefloro <http://tefloro.533.net>; fondis 
novan informejon "Akutale", en kiu oni povas libere raporti aktualajn 
novaĵojn pri la Esperanto-movado kiel en NUN. Se io okaz(i/o)s en via 
regiono, ne forgesu informi ankaŭ al "Aktuale" 
<http://freehost01.websamba.com/aktuale>; 
___________________________________________________________________________
 
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>;.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>;
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith, Joel Amis.
 Tiun ĉi numeron redaktis Joel Amis. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon