Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 132 (23 februaro 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. ALIĜU AL LA 60-A IJK 2. MARTURISMA INTERNACIA RENKONTIĜO (MIRO) 3. FREŜO EN OLSZTYN, POLLANDO 4. FLAVIO REBELO VIZITAS LA CO-N ___________________________________________________________________________ 1. ALIĜU AL LA 60-A IJK La 60-a IJK, okazonta inter la 10-a kaj 17-a de julio en Rusio, estas evidente tre populara inter la junularo. Laŭ informoj de la organizantoj, jam nun estas aliĝintaj **135 personoj** el pli ol 10 landoj. Atentu, ke preskaŭ elĉerpiĝis la lokoj en 2-litaj ĉambroj. Se vi volus loĝi precize en tiuj kondiĉoj, rapidu aliĝu per la reta aliĝilo ĉe Certe aliaj loĝeblecoj plu restas. La organiza teamo certas ke ĉi tiu IJK estos vere amase--nepre ne maltrafu ĝin! ___________________________________________________________________________ 2. MARTURISMA INTERNACIA RENKONTIĜO (MIRO) MIRo 1.-6.4.2004., en urbo Pula, Kroatio. KEJA (Kroatia Esperanto-Junulara Asocio) ĉi-jare organizas la 8-an MIRo-n. Partoprenantoj dum la renkontiĝo partoprenos urban ludon, vizitos akvarion, iros tra ŝipkonstruejo, observos kiel hoteloj zorgas pri rubaĵo, biciklos tra naturparko, kunlaboros en programero pri agado en asocioj kaj persona utileco per la agado, kaj aliaj. La unua aliĝperiodo daŭras ĝis la 1.3.2004. Pli da informoj pri MIRo kun reta aliĝilo vi trovos ĉe ___________________________________________________________________________ 3. FREŜO EN OLSZTYN, POLLANDO Frusomera Renkontiĝo Esperanta Ŝokanta Obstinulojn FREŜO '2004 okazos kiel kutime en Olstino (Olsztyn)- Pollando 30.06 04.07.2004 Pliaj informoj ĉe: ___________________________________________________________________________ 4. FLAVIO REBELO VIZITAS LA CO-N Flavio Rebelo, la direktoro de la portalo Ĝangalo, rondvojaĝante tra Eŭropo, vizitis la CO-n de UEA kaj TEJO survoje al Berlino. Li jam prelegis pri la projekto ITV en Barcelono, Montpeliero, Tuluzo kaj Parizo. Por ekscii kiam Flavio estos en via regiono aŭ por ekscii pli pri ITV vizitu: ___________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith, Joel Amis. Tiun ĉi numeron redaktis Joel Amis. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com