Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 131 (16 februaro 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. KONTAKTO HAVAS ŜANCON SERĈI ŜERCOJN 2. PRELEGVOJAĜO PRI ITV EN EŬROPO 3. VINTRA RENKONTIĜO EN HANOJO, VJETNAMIO 4. ĈINIO SERĈAS ANGLAN INSTRUISTON EL INTER UK-KONGRESANOJ ___________________________________________________________________________ 1. KONTAKTO HAVAS ŜANCON SERĈI ŜERCOJN La dua numero (2004:2) temos pri ŝercoj kaj humuraĵoj. Sendu viajn ŝatatajn ŝercojn, anekdotojn kaj aliajn humuraĵojn al la Kontakto- redakcio (noto: ni povas akcepti ŝercojn pri iu lando/nacio nur de anoj de tiu lando/nacio mem). Limdato: 10-an de marto, 2004. Ne forgesu indiki ankau vian poŝtadreson kun via kontribuo. Sendu rete al aŭ poŝte al Kontakto, p/k 89, UA-01030, Ukrainio ___________________________________________________________________________ 2. PRELEGVOJAĜO PRI ITV EN EŬROPO Flavio Rebelo, la direktoro de la portalo Ĝangalo, rondvojaĝonte tra tuta Eŭropo (23 urboj en 15 landoj), prelegis pri la projekto ITV jam en Barcelono, Montpeliero kaj Tuluzo. Bildan raporton pri la prelego en Tuluzo kun la teksta raporto pri la prelego en Montpeliero vi trovos ĉe: #Pri ITV: ___________________________________________________________________________ 3. VINTRA RENKONTIĜO EN HANOJO, VJETNAMIO Inter la 26-a kaj 28-a de decembro 2003 en Hanojo, Vjetnamio, okazis komuna Vintra Renkontiĝo de la junularoj de Japanio, Koreio kaj Vjetnamio. Ĝi estis la unua tia renkontiĝo inter la E-junularoj de ĉi tiuj tri landoj. ___________________________________________________________________________ 4. ĈINIO SERĈAS ANGLAN INSTRUISTON EL UK-KONGRESANOJ Xinyang E-Asocio serchas volontulon (prefere sperta instruisto kiu kutimas paroli angle) el inter la UK-kongresanoj por instrui en somera angla/Esperanta kurso (en aŭg.). La asocio provizos la volontulon per manĝoj, loĝado kaj poŝmono. Interesitoj skribu al s-ro Zhang Xuesong, Changtaiguan Gongdiansuo, CN-464193 Xinyang, Henan, Chinio. Retadreso: http://tefloro.533.net ___________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith, Joel Amis. Tiun ĉi numeron redaktis Joel Amis kaj Chuck Smith. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com