| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 130 (9 februaro 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org> ___________________________________________________________________________ 1. NOVA TEJO-VOLONTULO EN LA CO 2. 28-A IJF - MUZIKO KUNIGAS HOMOJN 3. POLA E-JUNULARO SURVOJE AL REAKTIVIĜO 4. ESPERANTO-FILMFESTIVALO EN ROTERDAMO 5. LINGVA PRISMO - POR LINGVEMULOJ 6. LA 36-A KOREA KONGRESO DE ESPERANTO 7. AKEL - ALTERNATIVA KOMUNIKADO INTER EŬROPAJ LERNEJOJ ___________________________________________________________________________ 1. NOVA TEJO-VOLONTULO EN LA CO TEJO ekhavis novan plentempan volontulon en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO en Roterdamo (Nederlando). Lia nomo estas Joel Amis kaj li venas el Usono. Vi eble jam konas lian nomon kaj vizaĝon de la paĝoj de Kontakto (ĉar li estas ties Vic-redaktoro). Kontakti la TEJO-volontulon daŭre eblas per la adreso <oficejo@tejo.org>. Ni kore bonvenigas lin kaj tre dankas al la antaŭa volontulo Chuck Smith pro lia bonega laboro dum 2003! ___________________________________________________________________________ 2. 28-A IJF - MUZIKO KUNIGAS HOMOJN La 28-a Internacia Junulara Festivalo okazos en Abetone (Italio) de la 7-a ĝis la 13-a de aprilo 2004, kaj oni parolos (ĉiel) pri muziko! Ĝuu la muzikan etoson kiu karakterizos la ĉi-jaran IJF-on! Aliĝu nun ĉe <http://iej.esperanto.it/iej/ijf/2004/alig.php> Nicola Ruggiero, gazetara ataŝeo IEJ, nicola.ruggiero@esperanto.it ___________________________________________________________________________ 3. POLA E-JUNULARO SURVOJE AL REAKTIVIĜO Dum malfermaj tagoj de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz inter 30.01-1.02 okazis kunveno de la polaj junaj esperantistoj. En la renkontiĝo partoprenis membroj de Varsovia Vento kaj gestudentoj de la Internacia Studumo. La provizora estraro serĉas kontaktojn kun la pola junularo, do se vi estas juna (ĝis 30-jara), almenaŭ portempe loĝas en Pollando kaj volas kunlabori, bonvolu aliĝi: <http://groups.yahoo.com/group/pola_esperanto_junularo/>. Por ekscii la detalojn de la kunveno kaj la celojn de PEJ legu la raporton de Irmina kaj Janusz ĉe: <http://republika.pl/viavento>. ___________________________________________________________________________ 4. ESPERANTO-FILMFESTIVALO EN ROTERDAMO La festivalo komenciĝos je la 12:00h, 14-an de februaro. Oni kunportu iom da mono por la manĝoj. Ankaŭ se oni aĉetas pli ol 50 EUR da libroj, oni povas ricevi 10% rabaton en la libroservo. Senpagaj kafo kaj teo. Venu al la CO de UEA en Roterdamo. Por pli da informoj, skribu al <oficejo@tejo.org>. ___________________________________________________________________________ 5. LINGVA PRISMO Lingva Prismo <www.lingvo.info> estas paĝaro kiu montras la buntecon kaj la diversecon de la lingvoj de la mondo kaj invitas vin pensi pri la gardado de tiu kultura ricaĵo. Tion ĝi faras en amuza maniero. Lingva Prismo ekzistas diverslingve. Se vi volas kontribui al la kreskado de la paĝaro kun tekstoj pri via lingvo aŭ traduki Lingvan Prismon al via lingvo, bonvolu kontakti nin: <cornelia@lingvo.info>. ___________________________________________________________________________ 6. LA 36-A KOREA KONGRESO DE ESPERANTO Post unu semajno de la 89-a UK en Pekino, Korea Esperanto-Asocio okazigos sian nacian kongreson de la 7-a ĝis la 8-a de aŭgusto. En la urbo Iksan, for tri horojn trajne de Seulo. La kongresa temo estas 'Esperanto kaj Religio'. Tiuj, kiuj havas intereson pri la kongreso kaj kongresa temo, turnu sin al <esperant@unitel.co.kr> , prez. de KEA, LEE Jung-kee. ___________________________________________________________________________ 7. AKEL - ALTERNATIVA KOMUNIKADO INTER EUROPAJ LERNEJOJ En la lernojaro 2003-2004 komenciĝis en kvar eŭropaj mezlernejoj alternativa projekto por instrui E-on al lernejanoj, interŝanĝi la spertojn kaj kontaktigi la komencontojn. Ili jam ekis kontakton kun lernejoj en Portugalio, Hispanio, Pollando kaj Hungario. Ni atendas kontaktojn el nunaj aŭ estonaj eŭropuniaj landoj por eniri la projekton. Ni informos kiam la TTT-ejo estos preta. <luisladeira@netcabo.pt>. ___________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>. La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>. La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo> Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith. Tiun ĉi numeron redaktis Joel Amis, Chuck Smith.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |