Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 129 (15 decembro 2003) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. PASPORTA SERVO SERĈAS KUNLABORANTON 2. ESPERANTA EŬROPA-UNIA KONGRESO - BILBAO, HISPANIO 3. REDAKCIA ADRESŜANĜO DE TEJO-AKTUALE 4. TAGO DE LA ESPERANTO-LIBRO ___________________________________________________________________________ 1. PASPORTA SERVO SERĈAS KUNLABORANTON Pasporta Servo serĉas por la jaro 2004 kunlaboranton, kiu okupiĝos pri distribuado de la adreslibro kaj administrado de donacoj por PS. Taskoj de kunlaboranto estos serĉi novajn vendeblecojn por la libro, promocii PS kaj serĉi mondonacojn por PS. Estas via ŝanco aktive helpi al unu el plej sukcesaj kaj unikaj fenomenoj de Esperantio! Interesiĝantoj kontaktu TEJO-volontulon ___________________________________________________________________________ 2. ESPERANTA EUROPA-UNIA KONGRESO - BILBAO, HISPANIO La 6-a Esperanta Europa-Unia Kongreso okazos en Hispanio, 25-29 aŭgusto 2004. La elektita urbo estas Bilbao, kiu troviĝas en la norda parto de la lando kaj estas la ĉefa urbo de la hispana aŭtonoma regiono de Euskio. La kongresa temo estos Europa unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo. Por pliaj informoj, bonvolu viziti nian hejmpaĝon: ___________________________________________________________________________ 3. REDAKCIA ADRESŜANĜO DE TEJO-AKTUALE Se vi havas Esperantan novaĵon kiun vi ŝatus aperigi en TEJO-Aktuale, bonvolu sendi ĝin al aktuale-red@tejo.org kaj ni certe konsideros ĝin por la venonta semajno. Ankaŭ, ne forgesu informi viajn amikojn pri TEJO-Aktuale! Ĝi estas bonega maniero esti informata ĉiusemajne pri kio okazas en Esperantujo, sen la devo aliĝi al pluraj dissendolistoj. Por aliĝi/malaliĝi: ___________________________________________________________________________ 4. TAGO DE LA ESPERANTO-LIBRO Ni ĉe TEJO deziras al vi Bonan Tagon de la Esperanto-Libro la 15-an de decembro. Por festi kune kun ni, vi povus eĉ aĉeti libron de la libroservo de UEA/TEJO. Por pliaj informoj: http://www.uea.org/katalogo/ ___________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith. Tiun chi numeron redaktis Chuck Smith. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com