Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 129 (15 decembro 2003)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>;
___________________________________________________________________________

 1. PASPORTA SERVO SERĈAS KUNLABORANTON
 2. ESPERANTA EŬROPA-UNIA KONGRESO - BILBAO, HISPANIO
 3. REDAKCIA ADRESŜANĜO DE TEJO-AKTUALE
 4. TAGO DE LA ESPERANTO-LIBRO
___________________________________________________________________________

1. PASPORTA SERVO SERĈAS KUNLABORANTON

Pasporta Servo serĉas por la jaro 2004 kunlaboranton, kiu okupiĝos pri
distribuado de la adreslibro kaj administrado de donacoj por PS. Taskoj de
kunlaboranto estos serĉi novajn vendeblecojn por la libro, promocii PS kaj
serĉi mondonacojn por PS. Estas via ŝanco aktive helpi al unu el plej
sukcesaj kaj unikaj fenomenoj de Esperantio! Interesiĝantoj kontaktu
TEJO-volontulon <oficejo@tejo.org>
___________________________________________________________________________

2. ESPERANTA EUROPA-UNIA KONGRESO - BILBAO, HISPANIO

La 6-a Esperanta Europa-Unia Kongreso okazos en Hispanio, 25-29 aŭgusto
2004. La elektita urbo estas Bilbao, kiu troviĝas en la norda parto de la
lando kaj estas la ĉefa urbo de la hispana aŭtonoma regiono de Euskio. La
kongresa temo estos Europa unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo. Por
pliaj informoj, bonvolu viziti nian hejmpaĝon:
<http://www.geocities.com/esperantobilbao/eue.htm>;
___________________________________________________________________________

3. REDAKCIA ADRESŜANĜO DE TEJO-AKTUALE

Se vi havas Esperantan novaĵon kiun vi ŝatus aperigi en TEJO-Aktuale,
bonvolu sendi ĝin al aktuale-red@tejo.org kaj ni certe konsideros ĝin por
la venonta semajno. Ankaŭ, ne forgesu informi viajn amikojn pri
TEJO-Aktuale! Ĝi estas bonega maniero esti informata ĉiusemajne pri kio
okazas en Esperantujo, sen la devo aliĝi al pluraj dissendolistoj.
Por aliĝi/malaliĝi: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>;
___________________________________________________________________________

4. TAGO DE LA ESPERANTO-LIBRO

Ni ĉe TEJO deziras al vi Bonan Tagon de la Esperanto-Libro la 15-an de
decembro.  Por festi kune kun ni, vi povus eĉ aĉeti libron de la
libroservo de UEA/TEJO.  Por pliaj informoj: http://www.uea.org/katalogo/
___________________________________________________________________________

 TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>;.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>;
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith.
 Tiun chi numeron redaktis Chuck Smith. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon