Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 128 (08 decembro 2003)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>;
___________________________________________________________________________

 1. MARTA SUBKONTINENTA KONGRESO - PRETORIA, SUDAFRIKO
 2. TOGOLANDA ESPERANTO-KONGRESO - ANEHO, TOGOLANDO
 3. ESPERANTA VIKIPEDIO NUN ENTENAS 10 000 ARTIKOLOJN
 4. FONETIKA EKSPERIMENTO EN ESPERANTO
 5. TEJO-AKTUALE TRANSLOKIĜAS AL ABONU.COM
___________________________________________________________________________

1. MARTA SUBKONTINENTA KONGRESO - PRETORIA, SUDAFRIKO

La Esperanto Asocio de Suda Afriko = EASA, invitas vin al sia MASUKO (Marta
Subkontinenta Kongreso] en Roodeplaat, apud Pretoria, Sudafriko, inter
19-23 marto 2004. Ni restados en la Roodeplaat Trejn-Centro (RTC), kiu
situas ĉe la Roodeplaat Akvobaraĵo, 27 km norde de Pretorio. La programo
ankorau estas preparata, sed enhavos interkonan vesperon, promenojn kaj
akvosportojn, kantadon, filmvesperon, komputilumadon, movad-rilatajn kaj
aliajn prelegojn kaj diskutojn, kaj la EASA-Jarkunvenon.
- vonblottnitz@icon.co.za

___________________________________________________________________________

2. TOGOLANDA ESPERANTO-KONGRESO - ANEHO, TOGOLANDO

La nacia esperanto-movado UTE (Unuiĝo Togolanda por Esperanto), informas
vin pri la baldaua okazigo de la 11-a Togolanda Esperanto-Kongreso pri la
temo: "Kiel reorganizi nian landan movadon?". La kongresloko estas la iama
ĉefurbo de Togolando: Aneho, je 45 kilometroj de Lome, 2 kilometroj for de
la landlimo inter Togolando kaj Benino. Ni kongresos dum 27-29 decembro
2003. - afriko.oficejo@uea.org
___________________________________________________________________________

3. ESPERANTA VIKIPEDIO NUN ENTENAS 10 000 ARTIKOLOJN

La esperantlingva fako de la multlingva kunlabore rete verkata enciklopedio
'Vikipedio' atingas dek mil artikolojn c'iutage verkatajn de kunlaborantoj
el pli ol 30 landoj. Vikipedio estas multlingva projekto kun pli ol 300 000
artikoloj en pli ol 40 lingvoj. Artikoloj samtemaj en diversaj lingvoj
estas simple interligitaj tiel ke leganto povas facile transiri de unu
lingvo al alia kaj de unu temo al alia. Estas unika s'anco por Esperanto
esti agnoskita kiel monda kleriga kulturlingvo. Ankau' vi povas ekkunlabori
en tiu senprecedenca projekto. - http://eo.wikipedia.org
___________________________________________________________________________

4. FONETIKA EKSPERIMENTO EN ESPERANTO

Internacia eksperimento, kiu celas priskribi kaj taksi la prononcon en
Esperanto, estas grava parto de verkata disertacio pri la norma prononco de
nia lingvo internacia, fare de Oksana Burkino, postdiploma studentino ĉe
Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (katedro pri generala lingvistiko).
Ŝi petas, ke ĉiuj, kiuj ekdeziras partopreni, dediĉu iom da minutoj por
tiu ĉi serioza esploro. - http://sfo.ab.ru/~oxy/
___________________________________________________________________________

5. TEJO-AKTUALE TRANSLOKIĜAS AL ABONU.COM

Pro    teknikaj   problemoj   ĉe   esperanto.org   TEJO-aktuale   plene
translokiĝis al Abonu.com. Atentu, ke ekde nun ĉiuj antauaj retadresoj
de  TA  ĉe esperanto.org ne plu estas validaj. Kontakti la redakcion de
TA nun eblas per <aktuale-red@tejo.org> .
___________________________________________________________________________

 TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>;.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;.
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith.
 Tiun chi numeron redaktis Chuck Smith. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon