Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 115 (24 novembro 2003) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. E@I SEMINARIO EN SARAJEVO - RETE INTERKULTURUMI 2. TEJO SEMINARIO EN BRUSELO - EKSTERAJ RILATOJ POR ORGANIZOJ 3. ESPERANTOMOBILO EN AMERIKO 4. MALFERMA TAGO DE UEA 5. ESPERANTO-TELEVIDO 6. INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO 7. ESPERANTO-NAĜTAGOJ EN SLOVENIO 8. 9A KOLOMBIA KONGRESO DE ESPERANTO 9. EŬROPA BUNTO - MANIFESTACIO 2004 10. KOMITATO POR EKSPERIMENTADO DE LA INTERNACIA LINGVO 11. ĜENERALA DIREKTORO DE UEA DEMISIAS ___________________________________________________________________________ 1. E@I SEMINARIO EN SARAJEVO - RETE INTERKULTURUMI Ebleco laŭ propra intereso elekti kiun branĉon de la programo sekvi, favoraj partoprenkondiĉoj kaj riĉa sperto de organizantoj igas la okazon eĉ pli utiliginda. La seminarion kunorganizas E@I/TEJO kaj ILEI, kaj ĝi estas jam la sesa en la vico de E@I-seminarioj kaj dua en la vico de seminarioj iumaniere ligitaj al la projekto Interkulturo. Datoj de la arango estas 21-28 de marto. ___________________________________________________________________________ 2. TEJO SEMINARIO EN BRUSELO - EKSTERAJ RILATOJ POR ORGANIZOJ La seminario 'Junularaj Ne-Registaraj Organizajoj (JNROj), ilia rolo kaj ŝancoj en Eŭropo' okazos en Bruselo (belgia ĉefurbo) inter la 29a de februaro kaj 7a de marto 2004. Ĉi tiu projekto celas plifortigi praktikan komprenon de eŭropa junulara politiko, konscion pri eŭropaj aferoj kaj la gravecon kaj povon de translandlima kunlaboro, interŝanĝo kaj reciproka helpo. Partoprenantoj plibonigos komprenon de eŭropaj aferoj, financado kaj projektadministrado. ___________________________________________________________________________ 3. ESPERANTOMOBILO EN AMERIKO Kunlabore kun UEA/TEJO, ĝia Amerika komisiono, ELNA/USEJ, ESK/KEJO kaj E@I, jen la projekto Esperantomobilo. Estas teamo de ses esperantistoj (tri geŭsonanoj kaj tri gerusoj) kiuj vojaĝos tra Ameriko instruante Esperanton komence de junio 2004. Ili planas trairi Kanadon kaj Usonon kaj post evaluado de la projekto, ili daŭrigos al Meksiko kaj suden. ___________________________________________________________________________ 4. MALFERMA TAGO DE UEA La 29an de novembro 2003 vi povos en Roterdamo partopreni programon, aŭ simple nur renkonti malnovajn aŭ novajn esperantistojn. Niaj specialaj gastoj estos la polo Tomasz Chmielik kaj la franco Philippe Chavignon, kaj en la Libroservo Ionel Onet salutos vin per minimume dek-procenta rabato. La programo daŭros de la 10a gis la 17a horoj. La junulara programo komenciĝos je la 15:00h akompanata de Robert von dem Borne, kaj inkluzivos viziton al la Wereldmuseŭm (Mondmuzeo). Poste okazos la membrokunveno de NEJ (Nederlanda Esperantista Junularo). ___________________________________________________________________________ 5. ESPERANTO-TELEVIDO La administracio de la portalo Ĝangalo.com lanĉis internacian kampanjon por la establo de la unua televidkanalo tute en Esperanto. La iniciato havas la apogon de UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj de ESK (Esperanto-Societo Kebekia). ___________________________________________________________________________ 6. INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO Se vi intencos iri al la Internacia Seminario, tiam vi ankoraŭ havas la eblecon aliĝi je pli favoraj kondiĉoj - sed nur ĝis la 30a de novembro. Poste la kotizo altiĝos kaj eniros la trian aliĝkategorion. ___________________________________________________________________________ 7. ESPERANTO-NAĜTAGOJ EN SLOVENIO Klubo de Ljubljanaj Esperantistoj invitas vin al la Esperanto-NaĝTagoj (2a ENT), kiuj okazos de la 6a ĝis la 7a de decembro 2003 en varmbanejo Olimia. Partopreno ĉijare estos vere malmultekosta. Por pliaj informoj kontaktu . ___________________________________________________________________________ 8. 9A KOLOMBIA KONGRESO DE ESPERANTO Novaj datoj de la 9a Kolombia Kongreso de Esperanto: Decembro 6a-8a, en urbo Medellin. ___________________________________________________________________________ 9. EŬROPA BUNTO En Strasburgo la 9an de majo 2004, okazos la manifestacio EŬROPA BUNTO. Ĝi celas kunigi kaj ĉiujn eŭropajn Esperanto-asociojn kaj ankaŭ ĉiujn aliajn asociojn, kiuj okupiĝas pri lingvoj. Per tiu manifestacio, oni montros la lingvan diversecon de la nova Eŭropa Unio kaj espereble konsciigos la publikon (kaj eble politikistojn) pri la fakto, ke necesas agi por konservi tiun mult-lingvecon. ___________________________________________________________________________ 10. KOMITATO POR EKSPERIMENTADO DE LA INTERNACIA LINGVO La starigo de la "Komitato por eksperimentado de la Internacia Lingvo en la Eŭropa Unio" okazos en Bruselo ĉe la Eŭropa Parlamento la 7an kaj 8an de decembro 2003, okaze de Kunveno pri la ĉefaj eŭropaj urĝaĵoj iniciatita de la grupo de la radikalaj deputitoj ĉe la Eŭropa Parlamento. Pliaj informoj: . ___________________________________________________________________________ 11. ĜENERALA DIREKTORO DE UEA DEMISIAS La estraro de UEA ricevis peton de la Ĝenerala Direktoro, Trevor Steele, forlasi sian postenon pli frue ol la antaŭe interkonsentita momento pro personaj kialoj. La estraro, kun bedaŭro, akceptis lian peton kaj dankas lin pro la laboro farita por la Asocio en malfacilaj kondiĉoj. Lia personeco multe kontribuis al restarigo de bonaj homaj rilatoj inter la kunlaborantoj kaj inter la estraro kaj la Centra Oficejo. http://www.algonet.se/~kallekn/folio/ekstrevor.html ___________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith. Tiun ĉi numeron redaktis Chuck Smith. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com