___________________________________________________________________________
T E J O - A K T U A L E N-ro 115 (24 novembro 2003)
___________________________________________________________________________
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________
1. E@I SEMINARIO EN SARAJEVO - RETE INTERKULTURUMI
2. TEJO SEMINARIO EN BRUSELO - EKSTERAJ RILATOJ POR ORGANIZOJ
3. ESPERANTOMOBILO EN AMERIKO
4. MALFERMA TAGO DE UEA
5. ESPERANTO-TELEVIDO
6. INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO
7. ESPERANTO-NAĜTAGOJ EN SLOVENIO
8. 9A KOLOMBIA KONGRESO DE ESPERANTO
9. EŬROPA BUNTO - MANIFESTACIO 2004
10. KOMITATO POR EKSPERIMENTADO DE LA INTERNACIA LINGVO
11. ĜENERALA DIREKTORO DE UEA DEMISIAS
___________________________________________________________________________
1. E@I SEMINARIO EN SARAJEVO - RETE INTERKULTURUMI
Ebleco laŭ propra intereso elekti kiun branĉon de la programo sekvi,
favoraj partoprenkondiĉoj kaj riĉa sperto de organizantoj igas la okazon
eĉ pli utiliginda. La seminarion kunorganizas E@I/TEJO kaj ILEI, kaj ĝi
estas jam la sesa en la vico de E@I-seminarioj kaj dua en la vico de
seminarioj iumaniere ligitaj al la projekto Interkulturo. Datoj de la
arango estas 21-28 de marto.
<http://www.interkulturo.net/seminarioj/sarajevo/>
___________________________________________________________________________
2. TEJO SEMINARIO EN BRUSELO - EKSTERAJ RILATOJ POR ORGANIZOJ
La seminario 'Junularaj Ne-Registaraj Organizajoj (JNROj),
ilia rolo kaj ŝancoj en Eŭropo' okazos en Bruselo (belgia ĉefurbo) inter la
29a de februaro kaj 7a de marto 2004. Ĉi tiu projekto celas plifortigi
praktikan komprenon de eŭropa junulara politiko, konscion pri eŭropaj
aferoj kaj la gravecon kaj povon de translandlima kunlaboro, interŝanĝo
kaj reciproka helpo. Partoprenantoj plibonigos komprenon de eŭropaj
aferoj, financado kaj projektadministrado. <marko@tejo.org>
___________________________________________________________________________
3. ESPERANTOMOBILO EN AMERIKO
Kunlabore kun UEA/TEJO, ĝia Amerika komisiono, ELNA/USEJ, ESK/KEJO kaj
E@I, jen la projekto Esperantomobilo. Estas teamo de ses esperantistoj (tri
geŭsonanoj kaj tri gerusoj) kiuj vojaĝos tra Ameriko instruante Esperanton
komence de junio 2004. Ili planas trairi Kanadon kaj Usonon kaj post
evaluado de la projekto, ili daŭrigos al Meksiko kaj suden.
<www.esperantomobilo.org>
___________________________________________________________________________
4. MALFERMA TAGO DE UEA
La 29an de novembro 2003 vi povos en Roterdamo partopreni programon, aŭ
simple nur renkonti malnovajn aŭ novajn esperantistojn. Niaj specialaj
gastoj estos la polo Tomasz Chmielik kaj la franco Philippe Chavignon,
kaj en la Libroservo Ionel Onet salutos vin per minimume dek-procenta
rabato. La programo daŭros de la 10a gis la 17a horoj. La junulara
programo komenciĝos je la 15:00h akompanata de Robert von dem Borne, kaj
inkluzivos viziton al la Wereldmuseŭm (Mondmuzeo). Poste okazos la
membrokunveno de NEJ (Nederlanda Esperantista Junularo).
<www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz170.html#1>
___________________________________________________________________________
5. ESPERANTO-TELEVIDO
La administracio de la portalo Ĝangalo.com lanĉis internacian kampanjon
por la establo de la unua televidkanalo tute en Esperanto. La iniciato
havas la apogon de UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj de ESK
(Esperanto-Societo Kebekia). <www.ĝangalo.com/televido>
___________________________________________________________________________
6. INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO
Se vi intencos iri al la Internacia Seminario, tiam vi ankoraŭ havas la
eblecon aliĝi je pli favoraj kondiĉoj - sed nur ĝis la 30a de novembro.
Poste la kotizo altiĝos kaj eniros la trian aliĝkategorion.
<www.esperanto.de/is/2003/aliĝilo.php>
___________________________________________________________________________
7. ESPERANTO-NAĜTAGOJ EN SLOVENIO
Klubo de Ljubljanaj Esperantistoj invitas vin al la Esperanto-NaĝTagoj
(2a ENT), kiuj okazos de la 6a ĝis la 7a de decembro 2003 en varmbanejo
Olimia. Partopreno ĉijare estos vere malmultekosta. Por pliaj informoj
kontaktu <informoj@volja.net>.
___________________________________________________________________________
8. 9A KOLOMBIA KONGRESO DE ESPERANTO
Novaj datoj de la 9a Kolombia Kongreso de Esperanto: Decembro 6a-8a, en
urbo Medellin. <www.snurl.com/kongreso>
___________________________________________________________________________
9. EŬROPA BUNTO
En Strasburgo la 9an de majo 2004, okazos la manifestacio EŬROPA BUNTO.
Ĝi celas kunigi kaj ĉiujn eŭropajn Esperanto-asociojn kaj ankaŭ ĉiujn
aliajn asociojn, kiuj okupiĝas pri lingvoj. Per tiu manifestacio, oni
montros la lingvan diversecon de la nova Eŭropa Unio kaj espereble
konsciigos la publikon (kaj eble politikistojn) pri la fakto, ke necesas
agi por konservi tiun mult-lingvecon. <http://eŭropa.bunto.free.fr>
___________________________________________________________________________
10. KOMITATO POR EKSPERIMENTADO DE LA INTERNACIA LINGVO
La starigo de la "Komitato por eksperimentado de la Internacia Lingvo en la
Eŭropa Unio" okazos en Bruselo ĉe la Eŭropa Parlamento la 7an kaj 8an de
decembro 2003, okaze de Kunveno pri la ĉefaj eŭropaj urĝaĵoj iniciatita
de la grupo de la radikalaj deputitoj ĉe la Eŭropa Parlamento. Pliaj
informoj: <info@internacialingvo.org> aŭ <http://www.internacialingvo.org>.
___________________________________________________________________________
11. ĜENERALA DIREKTORO DE UEA DEMISIAS
La estraro de UEA ricevis peton de la Ĝenerala Direktoro, Trevor Steele,
forlasi sian postenon pli frue ol la antaŭe interkonsentita momento pro
personaj kialoj. La estraro, kun bedaŭro, akceptis lian peton kaj dankas
lin pro la laboro farita por la Asocio en malfacilaj kondiĉoj. Lia
personeco multe kontribuis al restarigo de bonaj homaj rilatoj inter la
kunlaborantoj kaj inter la estraro kaj la Centra Oficejo.
http://www.algonet.se/~kallekn/folio/ekstrevor.html
___________________________________________________________________________
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith.
Tiun ĉi numeron redaktis Chuck Smith.