Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ____________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 125 (29 Septembro 2003) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ____________________________________________________________________________ 1. IĜU GASTIGANTO DE PASPORTA SERVO POR 2004 2. INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO 3. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN RUSIO 4. HIMALAJA RENKONTIĜO EN NEPALO 5. KUNLABORU KUN MEZLERNEJO EN BULGARIO 6. PRINTEMPO DE PORSCIENCA VERKADO ____________________________________________________________________________ 1. IĜU GASTIGANTO DE PASPORTA SERVO POR 2004 Pasporta Servo estas la reto de gastigantoj de TEJO por voijaĝantaj esperantistoj. La limdato por aperi el la eldono 2004 estas la unua de novembro! Pli da informoj ĉe . ____________________________________________________________________________ 2. INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO Maŭmburg (Germanio), 27.12.2003 - 3.1.2004: Internacia Seminario (IS). Temo: "Naturmedio". Aktivula trejnado kadre de TEJO, spektakloj kaj la kutimaj frenezaj programeroj de IS! Aliĝu ĉe ! ____________________________________________________________________________ 3. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN RUSIO Intervjuo kun Slavik Ivanov (unu el la organizantoj) pri la venontjara Internacia Junulara kongreso (IJK) en Rusio legeblas ĉe . Paĝaro de IJK: http://tejo.org/ijk/ ____________________________________________________________________________ 4. HIMALAJA RENKONTIĜO EN NEPALO Nepalo, 26.2 - 8.3.2004: 5a Himalaja Renkontiĝo. Informoj ĉe . ____________________________________________________________________________ 5. KUNLABORU KUN MEZLERNEJO EN BULGARIO Mezlernejanoj el Bulgario serĉas eksterlandajn grupojn por partopreni en internacia projekto . Skribu al Mariana Genĉeva . ____________________________________________________________________________ 6. PRINTEMPO DE PORSCIENCA VERKADO La dissendolisto invitas vin kontribui al la unua Printempo de PorScienca Verkado. La celo estas iniciati kontribuon de esperantlingvaj sciencistoj en la movada vivo. Sendu kontribuojn (ĝis la fino de marto 2004) kaj informpetojn al . ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La arĥivo: . Por aboni sendu mesaĝon al kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale Informojn kaj komentojn sendu al La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith. Tiun ĉi numeron redaktis Aleksandra Fedotova kaj Giuseppe Castelli. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com