Informa Kanalo Abonu.Com

____________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                            N-ro 118 (21 julio 2003)
____________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>;
____________________________________________________________________________

 1. NOVAĴLETERO PRI ESPERANTO@INTERRETO
 2. NOVA ESPERANTA REVUETO
 3. BOULOGNE 2005: RETEJO ĜISDATIGITA
 4. INTERESAJ LIGOJ
____________________________________________________________________________

1. NOVAĴLETERO PRI ESPERANTO@INTERRETO

Ĉe <http://ikso.net/novaĵleteroj/eĉei_0307.doc>; troviĝas novaĵletero
kun aktualaj informoj pri la agado "esperanto@interreto". Surpaperigu kaj
disvastigu ĝin dum viaj someraj aranĝoj!
____________________________________________________________________________

2. NOVA ESPERANTA REVUETO

Aperis nova internacia papera revueto /zajn'/ pri anarkiismo kaj
alternativaj vivstiloj. Vidu la kovrilon, parton de la enhavo, diskutejon
kaj kontaktinformojn ĉe: <http://www.zajn.togetherhost.com>;.
____________________________________________________________________________

3. BOULOGNE 2005: RETEJO ĜISDATIGITA

En 2005, 100 jarojn post la unua Universala Kongreso, okazos renkontiĝo en
la sama urbo Boulogne-sur-Mer (Francio). Ekkonu tiun urbon ĉe
<http://boulogne2005.online.fr/eo/bulonjo>;! Aparta paĝo pri reklamado
estas: <http://boulogne2005.online.fr/eo/reklamo.htm>;.
____________________________________________________________________________

4. INTERESAJ LIGOJ

- Funkcias la Virtuala Ejo de Universala Kongreso <http://www.uk-2003.net>;
- Brazila diskeldonejo "Suda Kruco" <http://ĝangalo.com/sudakruco>;
- La Vikipedio (libere kunredaktata esperanta enciklopedio) nun deŝuteblas
  por konsultado en onia komputil[et]o
  <http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Els'uti_la_Vikipedion>;
- Junulara klubo el Varsovio (Pollando) <http://strony.wp.pl/wp/viavento/>;
- Aliĝilo por la Internacia Seminario (IS) jarfine en Naŭmburg (Germanio)
  <http://www.esperanto.de/is/2003/>;
____________________________________________________________________________

 TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>;.
 La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;.
 Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo:
 subscribe tejo-aktuale.
 Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith.
 Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu