Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ____________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 117 (14 julio 2003) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ____________________________________________________________________________ 1. PROBLEMOJ ĈE TEJO-AKTUALE 2. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: DOKUMENTOJ POR LA TEJO-KUNSIDOJ 3. TREJNKURSO PRI EŬROPA CIVITANECO 4. NOVA RETEJO: LINGVA PRISMO ____________________________________________________________________________ 1. PROBLEMOJ ĈE TEJO-AKTUALE Pro teknikaj problemoj ĉe la servilo esperanto.org, dum kelkaj semajnoj ni bedaŭrinde ne povis sendi TEJO-aktuale. Espereble tiu ĉi numero atingos ĉiujn abonantojn, kaj post la baldaŭa Internacia Junulara kongreso ĉio definitive solviĝos kaj ni rekomencos dissendi ĉiulunde. Ni pardonpetas al la legantoj! ____________________________________________________________________________ 2. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: DOKUMENTOJ POR LA TEJO-KUNSIDOJ Dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazonta en Svedio, kunsidos la Komitato de TEJO. Ĉiuj interesiĝantoj bonvenas! Por informiĝi antaŭ la kunsidoj indas legi la dokumentaron ĉe . Interalie la Komitato elektos la estraron por la periodo 2003-2005; la kandidatoj prezentiĝas ĉe . ____________________________________________________________________________ 3. TREJNKURSO PRI EŬROPA CIVITANECO Eŭropa Junulara Centro, Budapest (Hungario), 19a - 30a de Oktobro 2003: la Eŭropa Junulara Fondaĵo organizas trejnkurson pri Eŭropa Civitaneco por junularaj aktivuloj . Limdato: la 10a de aŭgusto. La kandidatoj nepre sendu la aliĝformularon al la TEJO-volontulo . ____________________________________________________________________________ 4. NOVA RETEJO: LINGVA PRISMO La internacia laborgrupo Esperanto@Interreto lanĉis la novan retejon "Lingva Prismo" . Ĝi celas montri la buntecon kaj diversecojn de la lingvoj de la mondo. Se vi volus traduki la paĝaron al via lingvo vi povas tion fari per . Tradukemuloj kaj helpemuloj bonvenas ĉe la retlisto . Komentoj kaj ideoj sendeblas ankaŭ al . ____________________________________________________________________________ _ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arĥivo: . Por aboni sendu mesaĝon al kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale. Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith. Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com