____________________________________________________________________________
T E J O - A K T U A L E N-ro 117 (14 julio 2003)
____________________________________________________________________________
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
____________________________________________________________________________
1. PROBLEMOJ ĈE TEJO-AKTUALE
2. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: DOKUMENTOJ POR LA TEJO-KUNSIDOJ
3. TREJNKURSO PRI EŬROPA CIVITANECO
4. NOVA RETEJO: LINGVA PRISMO
____________________________________________________________________________
1. PROBLEMOJ ĈE TEJO-AKTUALE
Pro teknikaj problemoj ĉe la servilo esperanto.org, dum kelkaj semajnoj ni
bedaŭrinde ne povis sendi TEJO-aktuale. Espereble tiu ĉi numero atingos
ĉiujn abonantojn, kaj post la baldaŭa Internacia Junulara kongreso ĉio
definitive solviĝos kaj ni rekomencos dissendi ĉiulunde.
Ni pardonpetas al la legantoj!
____________________________________________________________________________
2. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: DOKUMENTOJ POR LA TEJO-KUNSIDOJ
Dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) <http://www.tejo.org/ijk> okazonta
en Svedio, kunsidos la Komitato de TEJO. Ĉiuj interesiĝantoj bonvenas!
Por informiĝi antaŭ la kunsidoj indas legi la dokumentaron ĉe
<http://www.tejo.org/ijk/komitatkunsido.php>.
Interalie la Komitato elektos la estraron por la periodo 2003-2005; la
kandidatoj prezentiĝas ĉe <http://www.tejo.org/ijk/kandidatoj.php>.
____________________________________________________________________________
3. TREJNKURSO PRI EŬROPA CIVITANECO
Eŭropa Junulara Centro, Budapest (Hungario), 19a - 30a de Oktobro 2003: la
Eŭropa Junulara Fondaĵo organizas trejnkurson pri Eŭropa Civitaneco por
junularaj aktivuloj <http://www.training-youth.net/meetings.htm#european>.
Limdato: la 10a de aŭgusto. La kandidatoj nepre sendu la aliĝformularon
al la TEJO-volontulo <oficejo@tejo.org>.
____________________________________________________________________________
4. NOVA RETEJO: LINGVA PRISMO
La internacia laborgrupo Esperanto@Interreto lanĉis la novan retejon
"Lingva Prismo" <http://www.lingvo.info>. Ĝi celas montri la buntecon kaj
diversecojn de la lingvoj de la mondo. Se vi volus traduki la paĝaron al
via lingvo vi povas tion fari per <http://lingvo.info/tradukado>.
Tradukemuloj kaj helpemuloj bonvenas ĉe la retlisto
<lingva_prismo@yahoogroups.com>. Komentoj kaj ideoj sendeblas ankaŭ al
<prismo@lingvo.info>.
____________________________________________________________________________
_
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>.
La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo:
subscribe tejo-aktuale.
Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith.
Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli.