Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ T E J O - A K T U A L E N-ro 116 (16 junio 2003) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ____________________________________________________________________________ 1. UNIVERSALA KONGRESO EN SVEDIO: VIRTUALA KONGRESEJO 2. ESPERANTO-TAGOJ EN RUSIO 3. "SOMERE" EN GERMANIO 4. KARNAVALA LETERVESPERO EN RUSIO 5. MUZIKA RENKONTIĜEJO EN GERMANIO 6. TERTREMO EN ALĜERIO: AKTIVIĜU 7. ESPERANTAJ RETPAĜOJ POR JUNAJ ROMAOJ ____________________________________________________________________________ 1. UNIVERSALA KONGRESO EN SVEDIO: VIRTUALA KONGRESEJO Dum la Universala Kongreso , okazonta venontsomere en Gotenburgo (Svedio), funkcios "virtuala kongresejo" ĉe . Kompreneble la retejo estas ankoraŭ konstruata, sed vi povas jam viziti kaj konservi la adreson! ____________________________________________________________________________ 2. ESPERANTO-TAGOJ EN RUSIO Kovrov (Rusio), 14a - 24a de aŭgusto: Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET-03). Temo: "Homoj: konataj kaj nekonataj". Seminarioj, prelegoj, diskutoj pri movado, kulturo, historio, distraĵoj, koncertoj, ekskursoj ktp. Informoj: Nikolao Gudskov , Garik Kokolija . ____________________________________________________________________________ 3. "SOMERE" EN GERMANIO Essen-Calhorn, 50 kilometrojn norde de Osnabrueck (Germanio), 1a - 10a de Aŭgusto: SOmera MEzeŭropa REnkontiĝo (SOMERE). Ekskursoj, prelegoj, loĝado en ĉambro aŭ en tendo. Ĉefa celgrupo: mezaĝuloj kaj familioj; bonvenas ankaŭ pli aĝajn kaj pli junaj homoj. Informoj: . ____________________________________________________________________________ 4. KARNAVALA LETERVESPERO EN RUSIO La E-Teamo de Kostroma (Rusio) invitas kontribui al letervespero okazonta venontdecembre en la regiona scienca biblioteko. La temo estas "Karnavalaj kaj naciaj kostumoj el la tuta mondo". Sendi bildkartojn aŭ fotojn pri karbavalaj kostumoj kaj priskribu la karnavalon en via regiono. Respondo garantiata. Sendu al: RU-156005 Kostroma, str. Ivana Susanina 54/17-79, Jelena Serova (karnavalo). Informoj ĉe Ljoŝa Kuznecov . ____________________________________________________________________________ 5. MUZIKA RENKONTIĜEJO EN GERMANIO "La Vilao", granda kampara domo en Pinswag (Suda Germanio), bonvenigas esperantistojn al muzikaj kursoj, koncertoj, ktp. Petu faldofolion ĉe . ____________________________________________________________________________ 6. TERTREMO EN ALĜERIO: AKTIVIĜU Luis Salag malfermis retadreson por kolekti informojn, helpproponojn ktp. pri la tertremo okazinta en Alĝerio: skribu al . El ret-info . ____________________________________________________________________________ 7. ESPERANTAJ RETPAĜOJ POR JUNAJ ROMAOJ RomNet estas novaĵagentejo por romaaj (ciganaj) junuloj en Hungario; ĝi havas ankaŭ esperantan version. Kontaktulo: Petro Bogdan . ____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arĥivo: . Por aboni sendu mesaĝon al kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale. Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith. Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli. Pri dissendo per Abonu.com zorgas Slavik Ivanov. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com