Informa Kanalo Abonu.Com

T E J O - A K T U A L E                            N-ro 116 (16 junio 2003)
____________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>;
____________________________________________________________________________

 1. UNIVERSALA KONGRESO EN SVEDIO: VIRTUALA KONGRESEJO
 2. ESPERANTO-TAGOJ EN RUSIO
 3. "SOMERE" EN GERMANIO
 4. KARNAVALA LETERVESPERO EN RUSIO
 5. MUZIKA RENKONTIĜEJO EN GERMANIO
 6. TERTREMO EN ALĜERIO: AKTIVIĜU
 7. ESPERANTAJ RETPAĜOJ POR JUNAJ ROMAOJ
____________________________________________________________________________

1. UNIVERSALA KONGRESO EN SVEDIO: VIRTUALA KONGRESEJO

Dum la Universala Kongreso <http://www.uea.org/kongresoj/uk_2003.html>;,
okazonta venontsomere en Gotenburgo (Svedio), funkcios "virtuala
kongresejo" ĉe <http://www.uk-2003.net>;. Kompreneble la retejo estas
ankoraŭ konstruata, sed vi povas jam viziti kaj konservi la adreson!
____________________________________________________________________________

2. ESPERANTO-TAGOJ EN RUSIO

Kovrov (Rusio), 14a - 24a de aŭgusto: Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET-03). Temo:
"Homoj: konataj kaj nekonataj". Seminarioj, prelegoj, diskutoj pri movado,
kulturo, historio, distraĵoj, koncertoj, ekskursoj ktp. Informoj: Nikolao
Gudskov <nikolao@yandex.ru>, Garik Kokolija <garik@mitino.ptt.ru>.
____________________________________________________________________________

3. "SOMERE" EN GERMANIO

Essen-Calhorn, 50 kilometrojn norde de Osnabrueck (Germanio), 1a - 10a de
Aŭgusto: SOmera MEzeŭropa REnkontiĝo (SOMERE). Ekskursoj, prelegoj, loĝado
en ĉambro aŭ en tendo. Ĉefa celgrupo: mezaĝuloj kaj familioj; bonvenas
ankaŭ pli aĝajn kaj pli junaj homoj.
Informoj: <http://www.EsperantoLand.org/somere>;.
____________________________________________________________________________

4. KARNAVALA LETERVESPERO EN RUSIO

La E-Teamo de Kostroma (Rusio) invitas kontribui al letervespero okazonta
venontdecembre en la regiona scienca biblioteko. La temo estas "Karnavalaj
kaj naciaj kostumoj el la tuta mondo". Sendi bildkartojn aŭ fotojn pri
karbavalaj kostumoj kaj priskribu la karnavalon en via regiono. Respondo
garantiata. Sendu al: RU-156005 Kostroma, str. Ivana Susanina 54/17-79,
Jelena Serova (karnavalo). Informoj ĉe Ljoŝa Kuznecov <ka2pink@mail.ru>.
____________________________________________________________________________

5. MUZIKA RENKONTIĜEJO EN GERMANIO

"La Vilao", granda kampara domo en Pinswag (Suda Germanio), bonvenigas
esperantistojn al muzikaj kursoj, koncertoj, ktp. Petu faldofolion ĉe
<die-villa@gmx.at>.
____________________________________________________________________________

6. TERTREMO EN ALĜERIO: AKTIVIĜU

Luis Salag malfermis retadreson por kolekti informojn, helpproponojn ktp.
pri la tertremo okazinta en Alĝerio: skribu al <lsalag@terra.es>.

El ret-info <http://www.eventoj.hu>;.
____________________________________________________________________________

7. ESPERANTAJ RETPAĜOJ POR JUNAJ ROMAOJ

RomNet <http://www.romnet.hu>; estas novaĵagentejo por romaaj (ciganaj)
junuloj en Hungario; ĝi havas ankaŭ esperantan version.
Kontaktulo: Petro Bogdan <qbopetro@gold.uni-miskolc.hu>.
____________________________________________________________________________

 TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>;.
 La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>;.
 Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo:
 subscribe tejo-aktuale.
 Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith.
 Tiun ĉi numeron redaktis Giuseppe Castelli.

 Pri dissendo per Abonu.com zorgas Slavik Ivanov.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu