Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ T E J O - A K T U A L E N-ro 115 (9 junio 2003) ____________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ____________________________________________________________________________ 1. ELEKTO-TEMPO POR TEJO 2. JUNULARAJ ESPERANTO-KLUBOJ 3. FABELKONKURSO INVITAS INFANOJN 4. ESPERANTO EN POPULARA USONA BILDSTRIO ____________________________________________________________________________ 1. ELEKTO-TEMPO POR TEJO Dum la venonta IJK estos elektita nova TEJO-estraro. Se vi estas aktivulo en iu landa sekcio de TEJO aŭ se vi havas similajn spertojn de iu alia organizo kaj bone regas Esperanton, ni volonte vidos vin kiel kandidaton! La estraro kunordigos la junularan Esperanto-movadon internacinivele dum la venontaj du jaroj. Por informoj skribu al antaŭ la 1a de julio. ____________________________________________________________________________ 2. JUNULARAJ ESPERANTO-KLUBOJ Ĉu vi havas junularan esperanto-klubon? Bonvolu listigi ĝin en nia vikio ĉe . ____________________________________________________________________________ 3. FABELKONKURSO INVITAS INFANOJN La literatura edukejo Paatalo-Instituto organizas fabelkonkurson en Esperanto por infanoj ĝis 13-jaraj. Oni sendu la konkursaĵojn ĝis la 15a de septembro 2003 al: Paatalo-Instituto, PL 39, FI-93401 Taivalkoski, Finnlando. Oni uzu pseŭdonimon. La vera nomo, adreso, naskiĝdato kaj (se eble) telefonnumero aŭ retadreso estu en alia koverto. Informas s-ino Aini Vaaraniemi . ____________________________________________________________________________ 4. ESPERANTO EN POPULARA USONA BILDSTRIO Esperanto aperis en populara Usona bildstrio, The Fusco Brothers. Vi povas vidi ĝin ĉe . ____________________________________________________________________________ _ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arĥivo: . Por aboni sendu mesaĝon al kun la enhavo: subscribe tejo-aktuale. Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith. Tiun ĉi numeron redaktis Alexandra Fedotova. Pri dissendado per Abonu.com zorgas Sl. Ivanov. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com