T E J O - A K T U A L E N-ro 115 (9 junio 2003)
____________________________________________________________________________
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
____________________________________________________________________________
1. ELEKTO-TEMPO POR TEJO
2. JUNULARAJ ESPERANTO-KLUBOJ
3. FABELKONKURSO INVITAS INFANOJN
4. ESPERANTO EN POPULARA USONA BILDSTRIO
____________________________________________________________________________
1. ELEKTO-TEMPO POR TEJO
Dum la venonta IJK estos elektita nova TEJO-estraro. Se vi estas aktivulo en
iu landa sekcio de TEJO aŭ se vi havas similajn spertojn de iu alia organizo
kaj bone regas Esperanton, ni volonte vidos vin kiel kandidaton! La estraro
kunordigos la junularan Esperanto-movadon internacinivele dum la venontaj du
jaroj. Por informoj skribu al <elekta.komisiono@tejo.org> antaŭ la 1a de
julio.
____________________________________________________________________________
2. JUNULARAJ ESPERANTO-KLUBOJ
Ĉu vi havas junularan esperanto-klubon? Bonvolu listigi ĝin en nia vikio
ĉe <http://www.tejo.org/vikio/Kluboj>.
____________________________________________________________________________
3. FABELKONKURSO INVITAS INFANOJN
La literatura edukejo Paatalo-Instituto
<http://www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti> organizas fabelkonkurson en
Esperanto por infanoj ĝis 13-jaraj. Oni sendu la konkursaĵojn ĝis la 15a
de septembro 2003 al: Paatalo-Instituto, PL 39, FI-93401 Taivalkoski,
Finnlando. Oni uzu pseŭdonimon. La vera nomo, adreso, naskiĝdato kaj (se
eble) telefonnumero aŭ retadreso estu en alia koverto. Informas s-ino Aini
Vaaraniemi <aini.vaaraniemi@pp.inet.fi>.
____________________________________________________________________________
4. ESPERANTO EN POPULARA USONA BILDSTRIO
Esperanto aperis en populara Usona bildstrio, The Fusco Brothers. Vi povas
vidi ĝin ĉe <http://www.ucomics.com/thefuscobrothers/2003/06/04/>.
____________________________________________________________________________
_
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>.
La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo:
subscribe tejo-aktuale.
Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith.
Tiun ĉi numeron redaktis Alexandra Fedotova.
Pri dissendado per Abonu.com zorgas Sl. Ivanov.