___________________________________________________________________________
T E J O - A K T U A L E N-ro 114 (2 junio 2003)
___________________________________________________________________________
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________
1. TREJNSEMINARIO PRI INSTRUADO EN SVEDIO
2. ESPERANTO-KONGRESO EN HISPANIO
3. PROJEKTO NESTO
4. PROJEKTO KORE
5. NOVA UNIVERSITATO UZAS ESPERANTON
6. KIOM DA ESPERANTO-PAROLANTOJ?
___________________________________________________________________________
1. TREJNSEMINARIO PRI INSTRUADO EN SVEDIO
Oerestrand (Svedio), 2a - 6a de Aŭgusto 2003: trejnseminario organizata
de la Interkulturo-teamo, Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI)
kaj Esperanto@Interreto (kun subteno de ESF).
Se vi estas Esperanto-instruanto kaj ŝatas uzi la reton por interkultura
lernado, vizitu <http://www.interkulturo.net> aŭ skribu al
<seminario(ĉe)interkulturo(punkto)net>. Limdato por aliĝoj: 10a de junio.
___________________________________________________________________________
2. ESPERANTO-KONGRESO EN HISPANIO
Valencia, Hispanio (ĉe Mediteranea marbordo), 15a - 20a de Julio 2003: 62a
Hispana Esperanto-Kongreso. Okazos i.a. vizito al la futurisma Urbo de la
Artoj kaj la Sciencoj. Informoj kaj aliĝilo:
<http://www.esperanto-es.net/kongreso/2003/>.
___________________________________________________________________________
3. PROJEKTO NESTO
Instruado de Esperanto kaj esperantigo de interretanoj. La projekto
klopodos parigi la instruistojn kaj lernantojn, kiuj vivas en la sama
regiono/urbo. Ĝi celas intensigon de nevirtualaj kaj socialigaj
kontaktoj, kiuj povos helpi la (re)formiĝon de nukleoj de esperanta agado
en sia urbo/regiono, surbaze de la ideoj jam establitaj en "Manifesto de
Prago". Informoj: <http://www.esperanto.org.br/mov/ameriko/nesto-eo.htm>.
___________________________________________________________________________
4. PROJEKTO KORE
Instigo al Esperantaj kluboj, asocioj kaj regionaj/urbaj aktivuloj al pli
metoda diskonigado kaj instruado de Esperanto en sia regiono. Ĝi celas la
(re)fondiĝon de kluboj en sia regiono sub planita agadplano kaj surbaze de
siaj disponeblaj homfortoj. Informoj:
<http://www.esperanto.org.br/mov/ameriko/kore-eo.htm>.
___________________________________________________________________________
5. NOVA UNIVERSITATO UZAS ESPERANTON
En Komarno, Slovakujo, ekde la venonta studad-jaro (en oktobro)
komenciĝos universitata preparo en novkreota Libera Eŭropa Universitato,
filino de Internacia Akademio de la Sciencoj (AIS), Sanmarino. Fondo-grupo
komencas okupiĝi pri konstruado de la universitatejo kaj ĝi ankaŭ petos
aprobon ĉe la Klerig-ministerio pri la stud-plano. En la komunikado estu
uzataj kiel oficialaj lingvoj Esperanto kaj la germana lingvo. Ĉiuj
interesatoj kontaktu Prof. Dr. Eva Polakova, <epolakova(ĉe)in(punkto)slovanet(punkto)sk>.
___________________________________________________________________________
6. KIOM DA ESPERANTO-PAROLANTOJ?
Ĉu vi volas diskuti kiom da esperanto-parolantoj estas en la mondo?
Diskutu ĉe la nova diskutgrupo ĉe
<http://groups.yahoo.com/group/kiom-da-parolantoj>.
___________________________________________________________________________
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikaĵoj/aktuale/koncepto.html>.
La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo:
subscribe tejo-aktuale
Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red(ĉe)esperanto(punkto)org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith.
Tiun ĉi numeron redaktis Chuck Smith
>_______________________________________________________________
Aperis du novaj dissendoj ĉe http://www.abonu.com
- IJK-novaĵletero (pri la Kongreso en Rusio, 2004).
- Novaĵoj el Ĉuvaŝio (tre aktiva E-regiono de Rusio).
Venadu al http://www.abonu.com/ por aldoni interesajn dissendojn al via abonlisto.
>_______________________________________________________________