___________________________________________________________________________
T E J O - A K T U A L E N-ro 113 (26 majo 2003)
___________________________________________________________________________
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________
1. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: INTERNACIA LINGVOKURSO
2. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: ANTAŬKONGRESO EN GERMANIO
3. TEJO-VIKIO: NUNA STATO DE LA JUNULARA E-MOVADO EN ĈINIO
4. KAMPANJO "EŬROPO 2004"
5. LINGVA FESTIVALO EN RUSIO
6. NOVA KLUBO EN IRANO
7. NOVA RETLISTO POR LESBANINOJ
___________________________________________________________________________
1. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: INTERNACIA LINGVOKURSO
Dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazonta en Lesjofors (Svedio) de
la 19a ĝis la 26a de julio, okazos E-kurso (laŭbezone plurnivela).
Prezento en pluraj lingvoj troveblas ĉe:
<http://www.tejo.org/ijk/ilk_info.php>.
___________________________________________________________________________
2. INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN SVEDIO: ANTAŬKONGRESO EN GERMANIO
Junulara renkontiĝo en la domo de la Hamburga Esperanto-Societo okazos la
17an kaj la 18an de julio, do tuj antaŭ la IJK. Post la renkontiĝo, ĉiuj
povos kunveturi al IJK. Aliĝu ĉe <http://www.esperanto.de/hamburg>.
___________________________________________________________________________
3. TEJO-VIKIO: NUNA STATO DE LA JUNULARA E-MOVADO EN ĈINIO
Zhu Xin rakontas pri siaj spertoj en la junulara E-movado en Ĉinio dank'
al la nova vikio de TEJO. Oni ankaŭ povas legi informojn pri la junulara
E-movado de Germanio, Kanado, Norvegio, Rusio, Svislando, Ukrainio kaj
Usono. Kio okazas en via lando? Esprimu vin aŭ legu kion aliaj skribas
ĉe <http://www.tejo.org/vikio/Landaj_Sekcioj>!
___________________________________________________________________________
4. KAMPANJO "EŬROPO 2004"
Dum 2004 Eŭropa Unio pligrandiĝos kaj ankaŭ okazos eŭropaj balotoj;
ĉi-okaze planatas eŭrop-skala kampanjo por lingva demokratio. Informoj ĉe
<http://esperanto.bretonio.free.fr/eŭropo.htm>.
___________________________________________________________________________
5. LINGVA FESTIVALO EN RUSIO
Okazis en Volgogrado (Rusio) la 2a Lingva Festivalo. Estis prezentataj 17
lingvoj. Pliaj detaloj ĉe:
<http://www.stelaro.by.ru/vejc/esp/eventoj_lfrezultoj2.html>.
___________________________________________________________________________
6. NOVA KLUBO EN IRANO
Afganaj gejunuloj inaŭguris E-klubon en Maŝad (Irano). Fotoj videblas ĉe:
<http://photos.yahoo.com/bc/esperanto_ir>
___________________________________________________________________________
7. NOVA RETLISTO POR LESBANINOJ
Kreiĝis <http://groups.yahoo.com/group/gejinoj/> por lesbaj, ambaŭseksemaj
kaj transseksaj virinoj, kiuj parolas en Esperanto. La grupo estas "virina
spaco": Nur homoj, kiuj identiĝas kiel inaj, rajtas membri.
___________________________________________________________________________
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arĥivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
Por aboni sendu mesaĝon al <majordomo@esperanto.org> kun la enhavo:
subscribe tejo-aktuale
Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij Gaus, Giuseppe Castelli, Chuck Smith.
Tiun ĉi numeron redaktis Chuck Smith kaj Giuseppe Castelli.
Resendis per Abonu.com Slavik Ivanov.